Unue la giganta branĉoza limako elrampis el la ĝardeno-ĝangalo; ĝi estis nek libro, nek unu verso el la poemo kie ĝi tute ne povis trovi al si la loko kaj estis forĵetita de la poeto kiu preferegis la regulojn kaj formojn pure klasikajn.






Poste okazis la invado de helikolibroj kiun oni povis facile ekregi, ĉar la helikolibroj montriĝis veraj amantoj de disciplino kaj volonte permesis komponigi illin sur la limigita aero rezigninte disrampi tra tuta herbejo. Ili ankaŭ ne timis pluvon; iliaj konkoj ne estas akvoimunaj tamen facile anstataŭigeblaj, kio helpis teni la bonan humoron.









Aliaj libroj ne estis same kuraĝaj (tamen ili ne estis helikolibroj) kaj preferis resti hejmen, kune kun la desegnaĵoj, kiuj ege volis prezenti sin je la suno, ja en sunlumo ili estis desegnitaj kaj sopiris al la suno, tamen ili tro multe timis pluvon kaj venton, kvankam venton ili jam konis kaj sciis kion atendi.



Poste estis la muzika. Nehastema kaj volvema. Je la verando. Klaviceneto, hobojo, tamburoj, voĉoj homaj kaj birdaj... Mankis la bruo de pluvo - pluvo iĝis indulĝema kaj ne pluvis. Ŝajnas, ke alvagis ĝuste tiom da gastoj (aŭskultantoj kaj rigardantoj) kiom oni atendis, do nemulte.

La Festivalo de Vagado organizata de Asocio "Odnovica" okazas ĉiujare inter printempo kaj somero. Daŭras kelkajn tagojn. Diversaĵoj okazas: danco, teatro, muziko, keramiko, libroj, skulptoarto, pentroarto, manmetioj...  Ĉiu okazaĵo aliloke. Privateco, intimeco, hejmeco dominas.