La plej malbona vino en la mondo


La ĉambrego estas senhoma. Baldaŭ la gastoj alvenos, eksidos ĉe la tabloj, plenigos la glasojn. Mi sidos ĉe la klaviceno kaj komencos ludi. Kaj ni plonĝos en l'arton de subtraho. En la unua muzikaĵo mi uzos ĉiujn dudek notojn, la plenan kromatikon. Mi finos kaj ni kune trinkos gluton da vino. Poste mi ludos la duan muzikaĵon kiu utiligos dekunu notojn – mi subtrahos la C diesan. Mi finos ĝin kaj ni trinkos kune la duan gluton da vino. Mi ludos la trian muzikaĵon kiu utiligos dek notojn – mi subtrahos C diesan kaj D diesan. Mi finos ĝin kaj ni trinkos kune la trian gluton da vino. Kaj tiel plu. Ĝis ni malplenigos la glasojn, kaj al mi mankos notojn. Kio tiam okazos?

Tiam la Bona Loko en Zagnańsk montriĝos la plej bona loko por "La plej malbona vino en la mondo".