Jen mia unua ekspozicio en Bodzentyn, kvakam mi ekloĝis en Dąbrowa Dolna, la vilaĝo situanta tri kilometrojn de tiu ĉi urbeto, antaŭ dudek sep jaroj. Kaj ankaŭ la malplej longa, ĉar daŭranta nur tri tagojn (la ĉambrego estas plurfunkcia, mankas en Bodzentyn la tipa ejo por artaj ekspozicioj). Iu povus skribi jenan ekvacion: dudek sep jaroj da laboro ĉi tie + du monatoj da intensa printado kaj bindado + kelkaj tagojn da instalado = tri tagoj da montrado. Kaj ekkrius: ho ve! terura afero! Sed tia proporcio estas la tute ĝusta. Kutime oni verkas libron longe kaj legas multe malpli longe. Ĝis nun mi ne sukcesis verki la libron por kiun tralegi oni bezonos multe pli da tempo ol verki ĝin. Eble jen la defio. Mi devas pripensi tion. Tempo forkuras rapide.