![]() |
![]() |
![]() |
|
![]() ![]() RADOSŁAW NOWAKOWSKI klaviceno cifereca, bzyk łysogórski registrita en Aprilo kaj Majo 2025 hejme je Tascam DR-07X imagis, ludis, produktis, projektis, verkis, printis, bindis: R.N. https://www.youtube.com/watch?v=VXnQ0hRZHyg Laŭ la titolo La muziko iomete simetria ne estas simetria kiel la tuto. Unuopaj muzikpecoj ankaŭ ne estas simetriaj, nek unu al si mem, nek unu al alia. Foje ili provas esti tiaj, sed sukcesas maloftege, Dum simetriaj estas iliaj bazoj, tamen ne aŭde, sed vide, kvazaŭ geometrie, ĉar pri la simetrio de tiuj aranĝoj decidas la distrancoj inter la klavoj en klavaro, ne intervaloj. Bzyk łysogórski estas la muzikilo unika, preskaŭ klavikordo. Havas nur du kordojn kaj simetrian klavaron, sed ne havas la resonkeston: la plej altaj tonoj troviĝas en la centro kaj ili malaltiĝas grade dekstren kaj maldekstren. La klavaro havas 34 klavojn, deksep je ĉiu flanko: la nombro estas tute hazarda, simple ne estis pli da spaco, same hazardaj estas intervaloj. La muzikilon konstruis mia amiko, najbaro el malantaŭ la monto, Tomasz Rozborski. |