
RADOSŁAW NOWAKOWSKI
piano preparita
registrita la 8-an kaj 9-an de Decembro 2024 hejme
je Tascam DR-07X
imagita, produktita, projektita, printita, bindita
de R.N.
(tie vi povas aŭskulti)
(tie vi povas aĉeti .wav
dosierojn)
Antaŭ nelonge mi aŭskultis
la konĉerton por la piano preparita. Surprize ĝi ne
estis avangarda, sed nostalgia. Prenis min al la
ĉambro en la malnova domo, kie mi mem, antaŭ
nekalkuleblaj jaroj, preparis mian pianon. Malgraŭ
sufiĉe granda dozo de ribelemo kiun portas en si ĉiu
adoleskanto, brutaleco mankis al mi, tial mi ne provis
distranĉi la instrumenton pere de la segilo, ne
bruligis en ĝia malhela intero la fajron vivan, ne
ĵetis ŝtonojn sur la kordojn, ne enigis metalojn
objektojn en la feltajn marteletojn. Mi nur enmetis
malnovajn gazetojn sub la dampilojn. Unu aŭ eble
dufoje. Neniam poste mi ripetis tion. Sed tio sufiĉis
por ke la raspaj, susurantaj tonoj ŝvebis silente
super la abismo de forgeso.
Mi volis priskribi tiun okazaĵon, kaj la aliajn
antaŭajn kaj malantaŭajn. Mi eĉ ekprovis, sed la
verkaĵo kiu aperis rakontis pri io tute alia, ĉar ĝi
rakontis ne tiel kiel ĝi devis rakonti.
Do mi denove metis inter feltaj dampiloj kaj metalaj
kordoj pecojn de papero. En la sama piano, kiu estas
kun mi ĉiam. Ekde mi memoras. Mia memoro – mia ĉiamo.
Ĉi foje mi ne uzis malnovajn gazetojn, sed striojn
paperajn fortranĉitajn de miaj libroj, do partojn de
miaj libroj je kiuj mi forprenis la eblecon rakonti.
Nun ili bruu, raŭku, susuru, grincu, knaru laŭvole.
Pri kio oni ne povas verki, pri tio oni devas ludi.
|