Oni ne scias kia vorto estus ĝusta.

Oni ne scias kiu virto estus ĝusta.

Prefere neniu el tiuj konataj. El tiuj notitaj en dikegaj vortaroj, kiuj malgraŭ ŝokanta dikeco estas tamen nur finita aro da vortoj – finita kaj neŝanĝebla, ĉar printitaj ili estos tiaj kiaj ili estas ĝisfine – escepte nur se okazus ke iu forŝirus folion, aŭ notus ion je marĝenoj, sed tiaĵoj okazas al vortaroj, precipe al la dikegoj, tre maloftege.

Ankaŭ neniu el tiuj kiuj ie perdiĝis kaj ne estis metitaj en dikegajn vortarojn. Ankaŭ neniu el tiuj, kiujn oni jam forgesis kaj ne rememorigis ĝustatempe. Nek iu el tiuj kiuj oni elpensis poste kaj kiuj troveblas en la vortaroj pli dikaj ol tiuj printitaj, pli kaj pli dikaj, neimageble dikaj, kvankam ilia dikeco tute ne videblas, ĝi estas bone kaŝita kaj ŝajnas ke jen la vortaro de unu vorto, pro tio maldika, estanta nur sendikeca surfaco de ekrano.

Se neniu vorto konvenas, neniu taŭgas por nomo kaj priskribo..... Ĉar okazas, ke la nomo havas neniun komunan kun la priskribo de tio kion ĝi nomas kaj uzante la nomon oni povas nenion diri pri aspekto kaj naturo de tio kio estas nomata. Kompreneble okazas ankaŭ tiele, ke la nomo havas multe aŭ iomete komunan. Okazas ankaŭ tiele, kvankam malofte, ke la nomo kaj la priskribo estas unu sama vorto, estas identaj. Okazas ankaŭ, ke la nomo pli aŭ malpli konscie, plenkonscie aŭ senkonscie, erarigas nin, iluzias kaj delogas, provas kaŝi la esencon de la nomata. Maro Flava tute ne estas flava. Ho, ni ne penetru nun la meandrojn de nomado. Nomoj estas Oceano Perfida.... Kaj se neniu vorto konvenas, tiam konvenos ĉiu vorto. Ajna. Iu ajn. Lotita. Elektita kun fermitaj okuloj. Ekzemple: EKZEMPLO. Aŭ: AŬ.

Tamen mi uzis la vorton OCEANO, kvankam tiu ĉi vorto ne estas la vorto ĝusta.

Kial?

Ĉar oceano estas io grandega, giganta. Oceano ĉiam estas vastega. Ne ekzistas malgrandaj, etaj oceanoj. Unu oceano povas esti malpli granda ol la alia, sed ili ĉiuj estas grandegaj. Grandegaj por ĉiuj estaĵoj, por balenoj kaj por ostrakodoj. Pli giganta kaj malpli giganta, sed ĉiam giganta. TIO nur foje estas giganta. Sed ankaŭ estas malgranda. Okazas, ke estas tre malgranda. Tiam ni facile kovras TION per unu rigardo. Foje TIO estas tiom malgranda, ke estas malfacile rimarkebla. Scipovas kaŝi sin kaj simulas, ke malaperis. Oceano neniam kaŝas sin kaj ne simulas, ke malaperis. Se ĝi malaperas, tiam ĝi malaperas. Malrapidege, preskaŭ nerimarkeble, dum milionoj da jaroj kaj por milionoj da jaroj. Nu, pli ĝuste, ne malaperas, sed translokiĝas. TIO ne translokiĝas... Foje TIO estas tiom vastega, ke oni ne kovrus TION rigarde eĉ grimpinte la plej altan monton kaj uzante la plej fortan lornon.

Ĉiu oceano estas belega. Same kiel ĉiu oceano estas grandega, ĉiu estas belega. Ne ekzistas oceanoj malvastaj kaj malbelaj. Kaj TIO foje estas belega, sed foje estas nur bela, kaj ankaŭ malbela. Ĉu oni povas ĝeneraligi kaj konstati, ke ĉio kio estas belega estas oceano? Ĉu belega arbo estas oceano? Jes, sendube jes. Ĉu ĉielo kovrita per taŭzitaj nuboj estas oceano? Jes, kompreneble. Ĉu...

Ĉiu oceano estas serioza. Ne ekzistas oceanoj malseriozaj. Ne ekzistas oceanoj ridindaj. Kaj TIO foje estas serioza, sed foje estas malserioza. Foje estas ankaŭ ridinda. La konstato, ke TIO estas malserioza, tute kaj plene, ne estus nepruvebla.

Ĉiu oceano estas profunda kaj malprofunda. TIO ankaŭ estas profunda kaj malprofunda. Sed profundeco kaj malprofundeco de TIO estas iom aliaj, ĉar TIO ŝajnas ne havi la fundon, dum ĉiu oceano havas la fundon. Ŝajnas estas la ĝusta vorto, ĉar neniu esploris TION. Oni ne scias ĉu en la profundaĵoj kaj malprofundoj de TIO kaŝas sin iuj dronitaj urboj kaj misteraj civilizoj, ĉu eterne falas sur la senfundon frakasitaj galionoj plenaj de oro (sendube ne, sed oni povas fantazii, kial ne), oni ne scias kiaj estaĵoj naĝas, flosas kaj ŝvebas en TIO..... Nemulte oni scias – oni scias, ke estas la plaĝo el kiu oni vidas la limon, limecon. Bizara tio estas – kutime sidante sur la plaĝo ni vidas senlimecon.

Tiele estas je aliaj trajtoj de TIO. Tiele estas je ĉiuj trajtoj de TIO. TIO kvazaŭ havas ĉiuj trajtoj de oceano, sed.... Kvazaŭ.... Ĉu TIO estas kvazaŭ-oceano? Oceano Kvazaŭ ...... ?

Do, la nomo de TIO povus konsisti el unu litero aŭ el ĉiuj literoj. Kompreneble, la plej ĝusta litero estus O – tion ekpensus ĉiuj. O ne. Tio ne estas tiel simpla. TIO ne estas tiel simpla. Nek tiel rondeca. Nu, foje estas tia. Proksima al la idealo – se oni konsideras cirklon kiel la figuron idealan, tiam O estas proksima al la idealo. Tamen foje TIO ekhavas la formon de litero W kaj tiam W estas pli proksima al la idealo, se oni konsiderus kiel la idealon preni la formon plej taŭgan al la situacio – obstina strebado al ideala formo de cirklo povas iĝi ideala katastrofo, kaj TIO ja stulta ne estas..... Ĉiutage alia litero.... Ĉiumomente alia litero.... Ĉiutage ĉiuj literoj alie aranĝitaj.... Ĉiumomente ĉiuj literoj alie aranĝitaj....

Tamen TIO estas iuspeca oceano. TIO estas iu speco de oceano. TIO estas bizara oceano.

Oceano Malgranda.

Oceano Eta.

Eta sonas (estas aŭdata) pli bone ol malgranda, kvankam eta sonas (estas komprenata) iom malpli serioze ol malgranda.

Do, estu Eta. Oceano Eta.

Ni havus tiam antitezon, kontraston, pri kiu temas. Jen oceano, kiu ĉiam estas vastega kaj giganta, ĉar oceano ne povas esti malgranda, tamen estas eta.

Oceano Eta.

Do ni havas la nomon. Kaj ĉi tiu nomo estas nomo lerte priskribanta. Ĉu tiu ĉi nomo estas samtempe la priskribo?

La priskribo, priskribo ĝusta, plejplene montranta naturon de Oceano Eta, devus komenciĝi centre kaj disvastiĝi ĉiudirekten, simile al rondoj sur akvo kaŭzataj far ŝtono enĵetita. Tia maniero de priskribado dirus pli ol la priskribo mem. Eĉ priskribo de priskribado priskribus pli ol priskribado mem.

Kio estis priskribota.

<<<