Oni parolas
pri horizonto, ke ĝi estas la linio kie la ĉielo tuŝas la teron.
Tion oni vidas,
tion oni parolas. Sed oni povus prikonsideri kion oni parolas,
ĉar la horizonto estas la linio videbla, sed ne ekzistanta –
estas vaste konata la fakto, ke la ĉielo ne tuŝas la teron.
Verŝajne multe pli grava estas tio kion ni vidas ol tio kion ni
scias.
Ĉi tie ni devas
ion precizigi. Ne nur la lingvo faras insidojn kontraŭ ni. Ankaŭ
la okuloj. Sed antaŭ ĉio la menso. Nu, la menso estas vere
granda petolulo.
Tio estas bone
kaj vaste nekonata, ke la tero ekzistas kaj la ĉielo ne. La
ĉielo similegas al la horizonta linio – ni vidas ĝin, sed ĝi ne
ekzistas. La ĉielo estas nur la koloro. Tamen nek ĉi tie, nek
nun ni pridiskutos kio koloro estas. Nek kio blueco aŭ grizeco
estas.... La ĉielo ne ekzistas, sed ekzistas l'aero. L'aero
ekzistas sed ne estas videbla – la ĉielo estas videbla, sed ĝi
ne ekzistas. Foje vere estas tiele. Nek ĉi tie, nek nun, ni
diskutos pri tio ĉu estas tiele ofte aŭ malofte, ĉu tio estas
sola precipega fenomeno, aŭ eble la regulo, fenomeno iom teda
pro ĝia komuneco. L'aero ekzistas kaj ĝi tuŝas la teron. Ĉie. En
ĉiu loko. En iu-ajn loko. Kaj se jes, tiam oni devus paroli pri
la tuŝebeno aŭ ebeno de kontakto, kvankam la ebeno konsistas el
linioj, kaj linioj konsistas el punktoj.
En Liberlando
estas alie. Iom alie. En Liberlando la ĉielo estas la tero. En
Liberlando Ĉielo estas la ĉielo kaj Tero estas la tero, grundo.
Do Tero estas Ĉielo kaj inverse. (Oni devas aldoni inverse por eviti miskomprenojn.)
Ĉu la ĉielo estas aero? Prefere ne.
Se la ĉielo ne ekzistas,
ĝi ne povas esti io. Kaj la ĉielo estas videbla, dum l'aero
estas nevidebla. Ĉu io nevidebla povas esti samtempe videbla?
Ni ne respondos
maldubende, ĉar unue ni devus demandi ĉu aero estas en
Liberlando. Tamen ni ne demandos pri tio, ĉar ĉi-momente tia
demando ne estas necesa. Se la tero estas la ĉielo kaj la
ĉielo estas la tero, tiam ni ne bezonas l'aeron por solvi la
problemon de horizonto.
Se la tero estas la ĉielo kaj la
ĉielo estas la tero, rezultas el tio, ke la ĉielo tuŝas la
teron kaj la tero tuŝas la ĉielon ĉie, en ĉiu loko, tutebene,
tutsolide.
Kaj el tio rezultus, ke la horizonto troviĝas ĉie. Tamen ne
estas tiele.
Ne estas tiele tial, ke la
horizonto ne estas la tuŝlinio inter la ĉielo kaj la tero. La
horizonto estas la limo. Malantaŭ la horizonto nia vidpovo ne atingas. Nek nia menso. Do la horizonto
estas la tuŝlinio inter la atingebla kaj neatingebla, inter
l'areo kiun kovras nia vidpovo kaj l'areo kiun nia vidpovo ne
kovras. Ankaŭ inter l'areo kiun kovras nia menso kaj l'areo
kiun ne kovras nia menso. Jena limo ne estas firma kaj fiksa.
Ĝi movas sin senĉese. Ĝi vojaĝas kun ni. Ĝi eĉ ne estas en la
daŭre sama distanco de ni, kion oni povus suspekti kaj atendi. Foje ĝi alproksimiĝas,
foje ĝi malproksimiĝas, foriĝas. Ĝi vojaĝas kune kun niaj
okuloj. Vojaĝas kune kun nia menso.
En Liberlando
estas alie. La horizonto estas fiksa. Ĝi estas la limo, kiu ne
movas sin. La limo kiun vido, aŭdo kaj menso facile transpasas.
Ĝi estas la limo inter kio kaj kio? Malfacile determinebla estas
tio. Inter Liberlando kaj ne-Libarlando? Probable.
La horizonto en Liberlando ne estas
ronda. Ĝi ne estas la cirklo. Kvankam povus esti. Kaj foje
estas. De tempo al tempo. Malofte. Maloftege. Tiel malofte, ke
estus pli bone verki: iam
ĝi estos. Plej ofte ĝi
estas rektangula. Povas okazi, ke ĝi havas pli aŭ malpli ol
kvar angulojn, sed tio okazas malofte, kvankam
pli ofte ol tuta manko de anguloj.
Pro tio oni povas facile transpasi la horizonton ĉitiean kaj fali en la abismon. En
ne-Liberlando oni ne povas fali en abismon, ĉar oni ne povas
atingi la horizonton, do oni ne povas transpaŝi ĝin. Sed tio ne signifas, ke en
na-Liberlando estas sekure kaj en Liberlando estas danĝere.
Transpaŝi la
horizonton estas tute maldanĝere, ĉar la abismo en kiun ni
enfalas, samkiel ĉiu abismo, ne havas la fundon, do ni ne
dispecetiĝos ĝin frapinte. Falado enabismen estos nur la
precipa formo de flugado. Se dum la flugo ni trovos helpajn kurentojn, povos okazi, ke
ni ĉirkaŭflugos Libarlandon kaj revenos al ĝi je alia flanko.
Sed povos ankaŭ okazi, ke ni ne trovos helpajn kurentojn kaj ni jam ne
revenos tien el kie ni enabismiĝis, sed oni ne povas konkludi,
ke la horizonto estas transpaŝebla unudirekte, ĉar tia konkludo estas tute malprava.
Tute nekutima, kvankam ne en
Liberlando, estas tio, ke la fiksa kaj firma formo de la
horizonto tute ne determinas la formon de tio kio troviĝas
ene. La internon de tiu ĉi rektangulo tute ne estas rektangula
– ĝi estas amorfa, povas havi iun-ajn formon. Kaj ne estas
plata – tio vere gravegas. La interno de tiu ĉi rektangulo, aŭ
poligono, estas la senfunda abismo tute amorfa. Nu, estadas,
povas esti kaj estas.
Tio signifas, ke transpaŝante la horizonton ni ne enabismiĝas, sed elabismiĝas.
Aŭ saltas el unu abismo en alian.
Tiele
povas esti kaj estas tie.
<<<