La grundo estas argileca. Pri grundo argileca oni diras, ke ĝi estas peza. Ĝi estas peza, ĉar ne estas ŝutema – ne estas ŝutema, ĉar mankas en ĝi aero kiu disigas erojn kaj buletojn tiamaniere farante la grundon traŝuteblan. Sablo estas traŝutebla – eĉ malsekan oni povas ŝuti tra fingroj, kvankam ne facile. Dum malseka argilo nur singluas. Sed kiam ĝi estas seka, tiam polviĝas, iĝas la polvo tiel eta, ke oni povas nek rimarki nek kapti solan polveron. Nu, maleblas tio, ĉar mankas polveroj. Ŝajnas, ke polveroj ne ekzistas. Tute kvazaŭ argilo sublimiĝus, ŝanĝus sin en vaporo, vaporiĝus.

Ne ĉie la grundo estas same argileska. Iuloke ĝi estas pli argileska, aliloke malpli. Tio estas normala. Sed ĉie oni povas fosi facile. Kondiĉe ke oni ne trafos iun arbradikon, kio povas okazi ofte, aŭ iun ŝtonon, kio povas okazi malofte, aŭ la grundo estas seka kaj malmola kiel roko, kio ĉi tie ne okazas. La puton oni elfosis vere facile. Bele kaj rektege. Nenio forŝutiĝis, nenio lavangis. Bona argilo. Kaj multkolora. De blanka, tra diversaj tonoj flavaj, brunaj, okraj, tra tonoj grizaj kaj plumbaj ĝis preskaŭ blua. Jes – blua. Tute kvazaŭ oni elfosus la ĉielon.
Bedaŭrinde, ke oni ĝin elfosis. Se ne, tiam estus ĉi tie la puto ĉiela. La puto divina. Persitele oni ĉerpus puran ĉielon dum tagoj nubozaj.
Kiu enterigis la ĉielon?

Mi ne scias, ĉu tiu ĉiu grundo estas fekunda. Mi ne scias kio tio signifas, ke la grundo estas fekunda. Ke kreskas je ĝi nur tio, kion ni volas, kaj ne kreskas tio, kion ni ne volas? Mi rigardas ĉirkaŭe kaj mi vidas, ke ĉie io kreskas. Je iu ajn grundo io kreskas. Herboj, arboj, herbaĉoj, arbustoj, densaĵo, maldensaĵo, koloroj, sonoj, belo, malespero. Grundo malfekunda ne ekzistas.
Kresku do. Kresku, kunplektiĝu, densiĝu. Mi kaŝos min en la densaĵo samkiel fazano. Mi estos nevidebla. Foje mi raŭke kriaĉos.

Kiam pluvegas, argila grundo iĝas marĉeska, gluiĝas al la ŝuoj, oni malfacile paŝas sur ĝi, piedoj engrundiĝas, oni eltiras ilin ŝmace, oni povas facile ekgliti, fali, malpurigi sin, transformiĝi en argilulon.... Kiam longe malpluvas, eĉ venteto ŝvebigas nubojn de polvo, nazo tiklumas, okuloj brulumuas, la mondo ŝajnas malrapide malaperi disblovigata ĉiudirekten.... Tiele estas en la kazoj ekstremaj, kaj la tiaj okazas maloftege, ĉar tia estas naturo de ekstremeco. Kutime estas normale, sentusa
ĉe kaj senŝmace. Nek la mondo, nek ni estas disblovigataj ĉiudirekten. Kiam la vento blovas ni fleksas nin, kurbas, klinas ĉiudirekten. Kiam blovegas, ni preskaŭ ekkuŝas sur la tero samkiel la herboj, tiuj altaj, ne falĉitaj. Sed forta ventego ankaŭ estas ekstremaĵo kaj ne okazas ofte. Kutime nenio okazas.
Multege estas okazanta, malmultege okazas.
Ĉu tia frazo estas herbaĉo, floro ravanta sed de neniu bezonata, kuraca herbo kiu trouzata venenas senindulge, aŭ frukto ege nutra kaj freŝiganta aŭ sengusta kvankam sana?
Kiom da bizaraĵoj kreskas je la grundo neĝe blanka.

<<<