Ne estas peza. Nek densa. Oni spiras ĉi tie sufiĉe
leĝere, senprobleme kaj nepene, kvankam sendube inter
vizitantoj estos tiuj kiuj preskaŭ sufokiĝus asertante ke
pro aero terure haladza..... Kaj ankaŭ uloj por kiuj l'aero estos pli maldensa ol tiu en la
stratosfero.... Do, iuj uloj sentos sin samkiel fiŝoj en akvo, dum aliuloj
sentos sin samkiel fiŝoj forĵetitaj surborden – prefere:
iuj sentos sin samkiel birdoj en aero, dum aliuloj sentos
sin samkiel birdoj ĵetitaj enakven.
Tute samkiel mi sentas min aliloke.
Tio estas normala. Nenormala
estas tio, ke l'aero ne estas travidebla..... Ho, ne. Ĝi
ne estas senkolora. Senkoloreco tute ne egalas
travideblecon, same kiel koloreco ne egalas
netravideblecon. L'aero ĉi tie estas blanka kaj
travidebla, kvankam ĝia travidebleco ne estas absoluta,
tia kia neniel malhelpas la vidpovon. Travidebleco
absoluta estas la fenomeno nur teoria – praktike ni ĉiam
spertas iun gradon de nebuleco. Eĉ se la nebulo estas tiel densa, ke
etenditaj manoj ŝajnas senpolmaj, ili ne estas senkubutaj,
nek senŝultraj. Ankaŭ tiam kiam nin ravas kristaleco de
aero, nian raviĝon ĉiam iomete fuŝas delikata malklareco
de la plej distaj konturoj – tio ne
estas la rezulto de neakra vidpovo, ĉar tio estas neakreco
imanenta, speco de necerteco vidpova, eĉ la plej bonaj
okulvitroj ne helpos. Tio estas la nebuleco de la menso.
La imanenta nebuleco de la menso.
Nebulo estas ĉiea, kvankam
neegale distribuita. Ĉi tie troviĝas sufiĉe multe da ĝi
kaj grandparte ĝi estas blanka. Aŭ blankeska. Maloftege
alikolora. Do, la atmosfero estas nek peza, nek densa – ĝi
estas iom nebuleca. Nebula. Nebuligita. Blankeska.
Io en ĝi ŝvebas. Ĉi io
prefere leviĝas desur la grundo, ne falas el la ĉielo. Ĉi
io devenas de subo, ne de supro. Ne trompu nin ŝajnoj, ke
estas male.
Estas silka. Silkeca....
Ne. Prefere kotona. Kotoneca.
Sendube ne lana.
Ne laneca.
Nu kaj ankaŭ konsisto procenta.
Tio da tio. Tiom da ĉi tio.
Tiom da oksigeno. Tiom da azoto.
Tiom da karbona dioksido.
Tiom da diversegaj gasoj. Ridigantaj. Feliĉigantaj.
Tristigantaj. Larmigantaj kaj eŭforigantaj.
Tiom da demonoj kaj spiritoj.
Tiom da ondoj kaj radioj.
Tiom da raviĝo kaj furio.
Kaj tiel plu.
Kaj tiom da polveroj ja unu litro.
Kaj tiom da akvovaporeroj... Por ke ne montriĝu
neatendite, ke oni devas uzi la epiteton argileca aŭ grundeca aŭ maltrankvila
samkiel oceano...
Ankaŭ la nombro de montoj kaj
valoj, ebenoj kaj abismoj. Ankaŭ kiom da adjektivoj je unu
metro kuba.
Se mi estus lumbriko, grundo
estus mia atmosfero.
Se mi estus fiŝo, akvo estus mia atmosfero.
Se mi estus vorto
skribita, teksto estus mia atmosfero.
Teksto aŭ papero? Teksto aŭ ekrano? Teksto aŭ sablo ĉiumomente lavata de ondo
nebridebla?