ĈU VORTOJ OKUPAS SPACON?

Aŭ ĉu vortojn havas volumenon...

La demando estas ŝajne simpla, sed ofte (eble eĉ regule) ŝajne simplaj demandoj embarasas, konfuzas, kaj foje eĉ stuporigas. La kunfuzitaj malparolos kaj silente cerbumos pri la senco respondi kaj pri la senca respondo. La stuporigitaj, kiam la momento de stuporo jam forpasos kaj ili ree povos paroli kaj aŭdi, eksplodos, surprize, pere de la demando: Por kio demandi pri io tia?

Ili pravas. Nun tia demando estas sensencaĵo, sed post iom da tempo ĝi ĉesos esti sensencaĵo. Oni ne scias kiam, kiom da tempo vortoj bezonas por plenplenigi la universon – tiam estos nenio alia krom vortoj, ĉar estos neniu spaco por io alia. Ĉu ili kuniĝos en unu kolosegan vortegon, kiu ne povante levi sian propran pezegon kolapsos, dispecetiĝos je neimageble (aŭ imageble) multe da malpligrandaj ankor nekonataj vortoj, implodu kaj malaperu – tion neniu scias. Oni ne povas ekskludi ankaŭ alian varianton de okazaĵoj: jen vortoj premegitaj de sia propra pezo transformiĝos en la nigran truon kaj ekos vori aliajn novajn vortojn, kaj tiam vortoj povos aperi senfine, ĉar ili ĉiam havos lokon por si....

Jen scenaro apenaŭ fantaziega. Fola vizio. Halucino. La scenaro de filmo pli ol katastrofisma: vortoj plenigas la mondon – ankoraŭ kelkaj plu kaj la mondo estos plenplena – ankoraŭ la lasta, tiu kiu ekokupos la lastan vakan eron de la spaco (ĉar la kvanto de vortoj estis pligrandiĝanta pli rapide ol la disvastiĝanta spaco pligrandigis sian volumenon – vortojn ĝiskuris la spacon kaj nun antaŭkuros ĝin) – kiu aŭ kio elparolos novajn vortojn? aŭ skribos-verkos? - ĉu poste estos silento? - ho ne! kontraŭe! la vortbruo atingos sian apogeon kaj la apogeo daŭros – ĝis la momento kiam la spaco denove ĝiskuros kaj antaŭkuros vortojn kaj tiam vortoj povos denove aperi, kvankam daŭre oni ne scios kiu aŭ kio parolos aŭ skribos ilin – kiu povus tion fari, se vortoj plenplenigis tutan spacon kaj estos neniu loko, eĉ ereto de spaco, por iu ajn estaĵo viva aŭ malviva por paroli aŭ skribi-verki vortojn, ja vortoj maleblas sin reprodukti - - - - - - - probable mi iom perdiĝis... feliĉe tiuspecaj filmoj ne bezonas logikon sed dramajn okazaĵojn

Nu, do vortoj tamen okupas lokon. La skribitaj-printitaj sendube jes. Sufiĉas nur rigardi iun ajn libron. Preni ĝin enmane. Malfermi.... Eĉ la vorto vere eta, kiel la, eĉ se ĝi estus presita pere de la plej eta kaj plej maldika tipo, okupus ioman parteton de la papero. Do de la spaco. Komence ŝajnis, ke tiu spacero, eĉ enkaze de iu ega vorto (ega pro kvanto de literoj, ne pro ĝia grandeco), estas tiome malgranda, ke tute ne necesas ĉagrenon, ĉar tiaj spaceroj estas neimageble multnombraj. Neelĉerpeblaj. Ĉiuj kune kaj la senĉese disvastiĝanta spaco estus en la sama proporcio kiel unu vorto kaj ĉiuj vortoj....

Komence – ĉar poste jam ne ŝajnis tiele...

Kaj ĉiuj vortoj signifas kiom da vortoj?

Ŝajnus, ke jen la baza problemo. Vere baza. Tamen ne estas tiele. Ĉar se vortoj ne okupas la spacon, tiam kvanto da ili estas tute sengrava. Se montriĝos, ke nur parto da vortoj okupas la spacon, kaj alia parto ne, tiam grava estos nur la kvanto de la vortoj spacokupantaj – kalkulado de tiuj aliaj estos nur bedaŭrinda perdo de tempo kaj energio..... Bedaŭrinda? Oni ne scias kiu bezonus tiun informon, sed en la mondo ni ja havas multege da malbezonitaĵoj kiuj estas rezulto de pura perdo de tempo kaj energio, kaj ŝajnas (aŭ vere estas) eĉ necesegaj por ke la mondo ekzistu.

Bone. Do ni kalkulos vortojn. Kiel? Kiamaniere? Plej bone estus konstrui la maŝinon kiu faros tion anstataŭ ni. Ĝi ja ne estos laca, ne kalkulos la saman vorton du aŭ trifoje, neniun vorton perdos, kion ni sendube faros. Ni esperu, ke tia maŝino aperos baldaŭ, ĝuste ĉi tie, en la Universitato Ekstrema. Ĝi ja apartenus al la kategorio de maŝinoj ekstremaj, kaj ĉi-tiea Fakultato de Maŝinoj Ekstremaj studas ĉiujn aspektojn teoriajn (kaj eble ankaŭ praktikaj) de projektado, kreado kaj funkciado de tiaj maŝinoj. Kiun interesas tiaj maŝinoj, do ankaŭ la MAŜINO POR KALKULI VORTOJN, iru tien.

Unue ni devas grupigi vortojn jene:
videblaj,
aŭdeblaj,
duonvideblaj,
duonaŭdeblaj,
nevideblaj,
neaŭdeblaj.

Kompreneble, ĉiuj konstatos, ke la plej facile, kvankam pli uzinda estus la malklara kombinaĵo "la malplej malfacile", estas kalkuli la vortojn videblajn, aŭ printitaj kaj skribitaj. Dum la malplej malfacile estas kalkuli la vortojn duonvideblajn, aŭ tiujn kiuj aperas sur la ekranoj, ne nur komputilaj. Ili estas duonvideblaj, ĉar nun ili estas videblaj, ekzistas fizike, kaj en la sekva momento ili malaperos kaj ilia fizika ekzistado dubindos, kvankam ili devus havi iun formon neaktivan, dormantan, kvazaŭ endosporan, se ili reaperos sur la ekrano kiam ni denove ŝaltos la komputilon kaj revokos la dokumenton el la komputila memoro. Ili estas do precize kalkulitaj kaj katalogitaj, sufiĉas nur sumigi la nombrojn enmemorigitajn. Nu bone: sufiĉas nur. Ho, tio ŝajnas vere facilega.... Sed ne same facilega ŝajnas tio enkaze de la vortoj surbendigitaj kaj surdiskigitaj, do ne troviĝantaj en la memoroj komputilaj. Temas pri la vortoj duonaŭdeblaj – duonaŭdeblaj pro tio, ke foje ni aŭdas ilin, foje ne.

Enkaze de la vortoj aŭdeblaj, sed neniel enmemorigitaj, la situacio proksimiĝas al dramo, tamen daŭre estas ŝancoj plenumi la taskon, kvankam plenumado danĝere proksimiĝas al neimagebleco.

La vera tragedio estas enkaze de la vortoj neaŭdeblaj kaj nevideblaj, do tiuj kiuj neniam forlasas niajn kapojn. Ni povas esperi, ke ili malaperas kune kun ni, escepte nur se ni hipotezos, ke ili estas iel enmemorigitaj, ekzemple en la osta strukturo de niaj kranioj. Se la penso estas iu ondo, tiam kiel iu ondo ĝi devas iel influi la strukturon de histoj en kiuj ĝi estas kreita, kiuj ĝin generas, kiujn ĝi penetras, transiras, trafluas, kiuj ĝin absorbas.... Same kiel ni povas suspekti ŝtonojn, rokojn, brikojn, stukojn, ke en iliajn strukturojn, eble je la nivelo atoma, aŭ je iu alia, memoriĝis vibrojn kaj tremojn kaŭzitajn far akustikaj ondoj de niaj voĉoj.

Ni lasu kalkuladon. Ni revenu al la ĉefa temo.

La vortoj videblaj okupas lokon kaj spacon. Jes. Sendube jes. Tion oni vidas pere de la nuda okulo. La monto de vortoj povas premegi nin kaj sufoki same kiel monto de kota grundo.

La vortoj aŭdeblaj okupas lokon kaj spacon. Mmmmm. Mi sendube hezitas. Kiam ili estas aŭdataj – jes. Kvankam mezuri la areon aŭ volumenon de la vorto aŭdata estus maleble, aŭ tiel malfacile ke preskaŭ maleble. Do iam tio estos eble.... Kaj la vorto kiu jam forsonis? Jam ŝanĝis sin en silenton? Se ĝi ne estis iamaniere memorita, surbendigita, surdiskigita, konscie aŭ malkonscie, speciale, hazarde aŭ aŭtomate? Se ĝi malliberigis la spacon kiun ĝi dum momenteto okupis? Ne. Probable ne.... Ĉar sendube ĝi restis en ies kapo. Maleblas, ke la vorto unu fojon elparolitan estu aŭdata de neniu. Devis aŭdi ĝin almenaŭ tiu, kiu ĝin elparolis. Eĉ se li estus surda. Samkiel la ŝtono. Li aŭdis ĝin pere de lia orelo interna. Tiam ĝi restis en li.

La kvanto da vortoj kiuj enhavas niaj kapoj estas vere mirega. Ĉu la vortoj neaŭdeblaj-nevideblaj okupus neniun lokon? Aŭ neimageble malmulte da spaco? Oni konas neniun kazon de la kapo kiu eksplodis pro tromulto da vortoj en ĝi amasigitaj. Foje la kapo ŝajnas krevi pro unu vorto, aŭ pro kelkaj vortoj komponitaj en la frazon-martelon aŭ frazon-borilon, tamen ĉio fine montriĝas nur iluzio, metaforo, esperoj.... Kaj se ili ne okupas la spacon fizikan, tiam ili okupas la spacon intelektan. Ĉu eblas la situacio, ke en la kapo ni havos nur vortojn, ke troviĝos en ĝi neniuj imagaĵoj kaj bildoj, neniuj sonoj, neniuj ne-vortoj, ĉar simple mankos por ili loko kaj spaco?

Vortoj estas ege interesaj entoj.
Ili estas, sed ili kvazaŭ ne estus. Ili ekzistas, sed kvazaŭ ili ne ekzistus. Ili ekzistas ne ekzistante.
Ili estas kaj samtempe ili ne estas.
Ili ne estas, sed kvazaŭ ili estus.

Ege interesa estas ankaŭ tio, ke jen en la fermita, limigita kranio, troviĝas sufiĉe da loko por la senfina, senlima menso. Precize difinita ekstero enhavas tute maldifinitan internon.... Tamen ĉu senfineco, mallimiteco de la menso ne estas nur nia neplenumita deziro?

Nu, kaj jen iu fascina vizio: la menso uzanta nur vortojn.
Ni provu imagi ĝuste ion tian: ni konas neniujn bildojn, imagaĵojn, sonojn, ni konas nur vortojn. Nia menso estas nur magazeno kaj fabriko de vortoj.
De vortoj kiuj estas nek bildoj, nek sonoj.
Kio estus tiaj vortoj?
Odoroj?
Ne, ne. Ankaŭ ne odoroj.
Vortoj kiuj estas nek bildoj, nek sonoj, nek odoroj. Nek sensacoj tuŝaj. Nek fluktuoj de temperaturo kaj premo....
Kiaj estus tiuj vortoj? Tiaj, ke ili estus kaj ne estus? Estus kvazaŭ ili ne estus?


<<<