Mantelon,
pluvombrelon, jakon, ĉapon, ĉapelon... Ŝuojn...
Ankaŭ ŝuojn?.... Kompreneble, ke ankaŭ ŝuojn.
Kaj ŝtrumpojn. Nu, vi devas malvestiĝi tute. Eble vi ne devas, sed devus,
ĉar se vi
ne malvestiĝus, tiam ne havas sencon eniri
tien ..... TIEN aŭ ien? Ĉiujn
vestojn vi devus demeti. Belegajn vestojn de via
kulturo. Kirason de via civilizacio. Krustaĉon
de via mensostato.... Tio estos malfacila.
Nekredeble kaj neimageble malfacila. Ĉar vi
estis vestita tuj post naskiĝo kaj poste vi
neniam malvestiĝis – pro tio la vesto kuniĝis
kun via haŭto, via vestaro haŭtiĝis, iĝis
skvamaro, hararo, konko.... Do, estas kvazaŭ mi
petus vin forŝiri vian haŭton. Kaj tio ja
maleblas. Oni ne povas vivi sen haŭto..... Sed
ĝi ja ne estas la haŭto – jen nur la vesto, la
vestaro. Kaj la veston oni povas demeti. Oni
povas malvestiĝi. Tiam la menso povus ĝuegi
sunon kaj venton, povus tuŝeti molajn velurajn
herbojn, esti vundata per malgrandaj ŝtonoj.
Povus ekspiri per freŝa aero. Povus ĉesi
odoraĉi. Povus senlikeniĝi, forigi dartrojn.....
Probable oni devus komenci per
rimarki-palpi-flari-ekvidi-ekaŭdi-kompreni, ke
kulturo en kiu ni (iuj ajn) kreskis estas nek
nia haŭto, nek skvamaro, nek hararo aŭ ŝelo, sed
nur la ĉemizo, ĵerzo, gantoj, sandaloj kaj ĉapo.
Kaj tiujn oni povas demeti kaj pendi en ŝranko
aŭ meti sur la breto. Aŭ ĵeti malnete sur la
seĝon. Tiuj povas esti lavitaj, kaj menditaj.
Fine, tiuj povas esti ŝanĝitaj. Ni povas meti
sur ni aliajn vestojn kaj ni mem ne
transformiĝos mistere. Ni restos la samaj, nu,
eble iomete aliaj, samkiel ni ŝanĝas iomete kiam
ni kolorigas harojn surkape...... Ĉu tio eblas?
Ĉu tio estas ebla? Ĉu eble tio estas nur sako
plena de revoj kiun ni devas lasi en la vestejo?
Ili
indigniĝos. Ili koleriĝos. Ili ofendiĝos. Ili
krios: nu, eble aĉeti la novajn? Kaj kriante tiun ĉi
frazon ili akcentos aĉeti volante substreki
la hidan, malĉastan karakteron de l'ago, kiel
maldeca ĝi estas, kiel neakceptebla kaj
perversa.
. . . . . . . eble ĉi tie, aŭ
antaŭe, aŭ eĉ anstataŭe, devus aperi la
priskribaĵo de demanteliĝo. Demetado de
mantelo kiu iĝis dika haŭto, preskaŭ felo.
La priskribaĵo reala, plena de detaloj, ege
preciza. Nenion vualantan. Montranta kiel
ekaperas muskoloj, kiel videbliĝas vejnoj,
kiel gutas la greso. Kaj tiel plu. Eĉ sonoj
de klaketantaj ostoj . . . . . Tia
priskribaĵo devus esti kontrastigita kun
alia priskribaĵo. Kiel iu ulo forprenas la
ĉapon kaj surprizege ekvidas tute alian
mondon ĉirkaŭe. Tute kvazaŭ li havus surkape
kaskon kreantan ĉirkaŭ li virtualan realecon
. . . . . Kaj ankoraŭ etan rakonteton, kiu
poste povos iĝi giganta romano: pri tio kiel
iu erare prenas el la vestejo ne sian
mantelon . . . . . . .
Kaj ŝanjus, ke jen
tute ordinara vestejo. La ejo malgrava. La
spaco nerimarkebla. Pri kiu neniu atentas...
Kaj ĝi ja estas pli grava ol la ĉefa
prelegejo, ol ĉiuj laboratorioj.
|