La malnova
bruna valizeto Ne granda. Sed ankaŭ ne malgranda. Meza? Eble. Sed la grandeco ne gravas. Gravas tio, ke ĝi estas malnova. Farita el dika kartono lakumita. Randoj kaj kornoj prefere el ledo falsa, artefarita, sed tute certa tio ne estas. Bukloj kaj seruroj metalaj. Eno tegita per iu bona ŝtofo, eble silko, ja dum ĝia juneco, do antaŭ kelkdek jarojn, oni konsideris la valizeton vere elegantan kaj gracian. Rando de la kovrilo kaj rando de trunko rigidigitaj per metala lameno. Do, aĵo sufiĉe forta, eĉ nun sufiĉe firma por vojaĝi kun ĝi. Sed oni ne vojaĝas. De dekkelkaj, aŭ eĉ pli, jarojn la valizeto kuŝas sub la tablo labora en la ateliero kaj plenumas alian rolon: ĝi estas la kaŝejo por kabloj. La kavo. Kaverno. Groto. Abismo. Forĵetaĵejo. Nestaĉo... Ĉio kune. La valizeto ne estas enpuŝita profunden, do ne estas nevidebla. Ĝi iomete elstaras elsub la tablo, la plej malsupra breto, kaj fie ridetas. Ne estas fermita, ĉar ne fermeblas. Oni povus fermi ĝin, se ĉio kio en ĝi troviĝas oni ideale ordigu plenigante ĉiun pecon da spaco, tamen ne certas ĉu oni povus ĉion tiele aranĝi. Do, la valizeto ridetas aĉe kaj sendente – du nikelitajn buklojn ni ne konsideros kaninojn, ili ne estas tie por mordegi ies gorĝon. Kompreneble, oni povus brutale premegi la enhavon, farmi la kovrilon, puŝi ĝin genue kaj provi klikŝlosi la buklojn. La sukceso ne estas garantiita, kvankam ege probabla. Estas ankaŭ danĝero, ke brutaleco rezultos en detruo de la kovrilo – ĝi povus esti rompita, eĉ dispecetigita... Por kio fermi la valizeton? Por ke la kabloj ne forfuĝu kaj ne rampu al ĉiuj anguloj de la laborejo? Vere interesa rimarko. Ni revenos al ĝi. Kaj nun ni ne inventaros tion kio troviĝas ene. Aŭ alie: la precizan, detalegan liston ni anstataŭos per ĝenerala priskribo, ĉar ĝuste tian ni bezonas, multe pli ol la liston. Do, ni levas la malfermetitan kovrilon kaj kion ni vidas ene? Kablojn komputilajn. Ĉefe. Antaŭ ĉio. Ununure. Kablojn elektrajn kun diversaj ŝtopiloj. Kablojn por konekti variaj ilojn periferiajn. Ankaŭ kun diversaj ŝtopiloj. Granda parto ne uzeblas pro manko de iloj, do devus esti forĵetitaj, sed oni daŭre tenas ilin laŭ la oni-ne-scias-kio-uzeblos-estontece principo. (Ne)Surprize, iufoje, kvankam vere maloftege, io montriĝas necesa kaj uzeblas. Sendube ne la konduktilo kun LPT ŝtopilo, kiu taŭgas por konektingoj paralelaj ĉi tie jam netroveblaj. Sufiĉas. Por kio listigi plu? Ni scias, ke ene troviĝas ega svarmaĵo. Tio plej gravas. Tentas nin, por konsideri la valizeton kiel la modelon de cervo. Tiam la kabloj estus kvazaŭ nervoj, dum la ŝtopiloj kvazaŭ sinapsoj. Tentas nin, por konsideri la valizeton kiel la modelo de menso. Tiam la kabloj estus kvazaŭ pensoj. Kvazaŭ kio estus la ŝtopiloj? Kaj la valizeto mem estus kvazaŭ la kapo. Kapo valizo. Buŝaĉo duonaperta en sensona, stulteca rideto larĝa. (Kio estus elstarantaj kabloj? Venenaj langoj? Fragmentoj de sensencaj frazoj?) Interesa vizio. Alloganta. Tentanta. Do ĝi tentu, dum ni ekokupos nin pri io tute alia, kvankam la malnovan, brunan valizeton ni ne puŝos for de nia vidkampo. <<< |