La nova bruna valizego


Ni konstruas grandegan valizon, nepre brunan (la koloro estas grava; ni ne scias kial, sed estas; ni ne scias ĉu iam ni scios; nenion ni scias ankaŭ pri aliaj koloroj, kaj se nenio estas konata, ni pli bone ne provos ilin uzi; ni ankaŭ bone scias, ke la mondo apartenas al la kuraĝuloj kondiĉe ke la kuraĝo nin ne mortigos). Sufiĉe grandan por ke ni senpene ĝin eniru. Ni enpakas multege da diversaj kabloj kaj nin mem. Fermas la valizegon kaj observas. Tuŝe. Palpe. Ja estas tie vere mallume kaj ni povas vidi nenion. La observado vida maleblas. Observado aŭda malnecesas. Kabloj estas mutaj. Eĉ se ne, restas silentaj samkiel tomboj. Ne sufloras sekretojn.

Se iu ne scipovas konstrui tian valizegon, aŭ ne scias al kiu tion komisii, iu povas komenci la serĉadon. La serĉado estos longa, pena kaj elĉerpa, do prefere ne malŝparu la tempon kaj energion, kvankam povas okazi, ke la serĉado ne estos teda kaj furioziganta, ĉar donos multajn fascinajn datumojn, ĉar ni sendube renkontos survoje multajn kablojn diversajn kiuj foje nin embuskos... La kofroj kaj kestoj ankaŭ taŭgas. Jen grava informo kiu iom disvastigas la kampo de serĉado.

Antaŭe ni devas decidi ĉu ni estos sidantaj, kuŝantaj aŭ starantaj en la valizego. Kaj ĉu nia pozicio estos ŝanĝebla aŭ ne. La ŝanĝebla pozicio donas la ŝanĝantan sin vidpunkton, do ebligas observadon diversflankan kaj diversangulan. La senŝanĝa pozicio donas firman vidpunkton – nu, tio limigas, sed samtempe garantias precizan observadon kaj eliminas erarojn kaŭzitaj far movo kaj translokiĝado. Kompreneble ĉiuj strategioj miksitaj estas akcepteblaj.

Ni ne proponas la solvon kiun aplikis mezepoke iu princo al alia princo, sia kuzo, najbaro, do ega malamiko kaj perfidulo, kiu ne volis cedi kaj fordoni pecon da sia lando. Kiam la fiulo, plej aĉa mensogulo, estis kaptita, oni metis lin en la keston kun mezuroj tiel lertege pripensitaj, ke li povis en ĝi nek sidi, nek kuŝi kaj kompreneble nek stari. La kesto havis du truojn: por manĝi kaj por feki; du truoj estis la vera manifesto de ega bonkoreco kiun li ne meritis. Oni tenis lin en la kesto preskaŭ du jarojn tutan tempon negocante pri la teritorio kaj provante konvinki lin, ke li subskribu la ĝustan dokumenton. Kiam la kanajlo fine komprenis sian abomenon kaj signis la dokumenton, oni liberigis lin. Supozeble li vivis iom da tempo, sed neniam resaniĝis... Bedaŭrinde, ĉio ĉi okazis dum la tempo senkabla. Domaĝe, vere domaĝe. Liaj observoj estus fascinaj kaj helpus al li iom mildigi sian bildon de fiulo.

La ĉi supra historio memorigas al ni, ke ni devus prikonsideri kiom da tempo ni intencas pasigi en la valizego. Ĉu ni estos sidantaj en ĝi seninterrompe, ĉu tamen ni eliros de tempo al tempo... Tio estas ambaŭ grava kaj malgrava. Same kiel ni ene estos kontrolantaj la kondutadon de kabloj, ni ekstere estos kontrolantaj nian kondutadon ene, en la valizo. La plej eta movo estos notita kaj priskribita, por ke ni sciu kiel tio influis la sekretan vivon kablojn.

Iu demandos: por kio tia valizego, ĉu ne estos pli bone plenigi la ĉambron per kabloj kaj sidi en ĝi?

Nek pli bone, nek pli malbone. Egale bone.


<<<