Tipoj de implikaĵoj


Komence ni devus konsideri kiel tipoj distingiĝas de specoj, ĉar ia diferenco sendube estas, kaj ĉu vere temas pri specoj, aŭ eble pri tipoj, tamen ni pri tio ne okupos nin, ĉar tio kaŭzos ian intelektan implikadon, pensoplektadon, kiun ni volus eviti, kvankam ni ne scias kial, tia intelekta implikado ankaŭ estus ege interesa kaj studinda, nu, ekzemple trovi kio implikiĝis kaj kie, en la kapo aŭ for la kapo. Supozu, ke tio ne interesas nin. Premisu, ke estas tipoj.

Ni substrekas, tre forte, ke temas pri implikaĵoj, ne pri nodoj. Implikado okazas spontanee, kontraŭ nia volo, kvankam nenecese kontraŭ la volo de kabloj [(nun ĉiuj indignos – do ili indignu kaj kiam ili kvietiĝos, ili pensu ĉu mem havas la volon)], dum nodoj estas la rezulto de kunligado, do de ago intenca kaj konscia, kvankam ne plene.

La situacio de nodaĉoj ne estas klara. Ŝajnas, ke ili troviĝas ie intere. Ja okazas, ke la nodo farita konscie kaj intence ŝanĝas sin en nodaĉon pro malatenta moveto kaŭzita de hasto, malpacienco, do la nodaĉo estas la rezulto de ago spontanea kiu miksiĝas kun ago nespontanea.

La logiko sufloras, ke la distingo malplekteblaj-nemalplekteblaj estu la plej fundamenta. La sama logiko sufloras ankaŭ, ke ni devas konsideri ĉu vere ekzistas plektimplikaĵoj malplekteblaj. Se io plektimplikiĝis, io povas ankaŭ malplektimplikiĝi, kondiĉe ke plektimplikado ne kaŭzis iun ŝanĝon kvalitan, ne ŝanĝis la trajtojn fizikajn, ekzemple fandis aŭ gluis la kablojn. Se okazus tiele ni spertus ion pli ol nur plektado, ion alian, fundamente diferencan, kio ne troviĝus en la areo de niaj studoj, ja tio ne estus plektado sed io alia, oni ne scias kio kaj nin ne interesus kio ĝi estus. Do, se la plektimplikaĵoj nemalplekteblaj ne ekzistas, ne ekzistas ankaŭ tia distingo kaj tiaj tipoj aŭ specoj. Estos pli bone paroli kaj verki pri implikaĵoj facile malplekteblaj kaj malfacile malplekteblaj. Multe pli bone. Tiam ni povus krei la skalon kiun oni regulus rilate al gradaro de nia kolero. Kompreneble, tia skalo estus treege relativa pro kaŭzoj nemenciindaj, tamen ĉu malgraŭ siaj malavantaĝoj ĝi ne estus pli preciza ol kalkuli "intersekcoj" kiuj fakte estas nur kruciĝoj kaj kiuj oni devas penege serĉi ĉar tiuj kaŝis sin profunde en pli aŭ malpli terura svarmbulo? La distingo tranĉeblaj-netranĉeblaj, rilatanta al nodoj, prefere al unu fama nodo, ne ŝajnas prudenta kaj la logiko ĝin ne promptas – ĉu tranĉado de plektimplikaĵoj iel ajn utilas? La plej fama distranĉita nodo estis detruita kaj neniu lernis kiel oni ĝin faris, tiel ni perdis la unikan ŝancon lerni kiel ligi nodojn malligeblajn, nia scio estis malpligrandigita nerevokeble kaj tiu kiu tion faris estas die laŭdata kaj glorata, kvankam devus esti diable kondamnita pro sia ago maldeca. Distranĉado de implikitaj kabloj, aŭ kablo, ankaŭ ne havus sencon, ĉar kabloj detruiĝus kaj ĉesus konekti, dum kabloj plektimplikitaj daŭre funkcias, konektas, escepte nur se pro troa impliko ie iu rompiĝus kaj la drateto ena disŝiriĝu, ĉar tiele povas okazi kaj ofte okazas. Enkaze de unu kablo estus pli prudente eltranĉi la implikaĵon, se tiu estas ne vasta, eble nur punkteca, sed tiam oni devas kunigi du partojn de la kablo kio estas sufiĉa facila, precipe kiam en la kablo troviĝas nur unu drateto. Eltranĉo de plektimplikaĵo en la fadeno ne estus same facila, ĉar sennoda kunigo de du partoj de la fadeno bezonus neimageblan lertecon. Kaj distranĉi tutan kirlaĵon, ekzemple tian en la malnova bruna valizeto, estus vera stultaĵo. Kompreneble, oni devas ankaŭ pensumi ĉu ekzistas kabloj netranĉeblaj, aŭ produktitaj el la materialo tiom durega kaj persistema, ke ne ekzistas iloj sufiĉe akraj kaj fortaj por fari tion.

Io plu?

Jes. Io kion la scienco tuŝas malvolonte, aŭ tute ne tuŝas, pro tro granda nebuleco, nekaptebleco, malklareco, frivoleco... Jen la komenco de la listo de kriterioj nespecifaj, nemezureblaj, tro intuiciaj, sed vere gravegaj, fundamentaj, multe pli dezirataj, ĉar spite ŝajnoj ne abstraktaj, sed fizikaj, materialaj, korpecaj, realaj, facile videblaj, ĉiutagaj.

Jen la plektimplikoj:
belaj kaj malbelaj (kiam ili ravas nin per nekutimegaj motivoj kaj formoj)
delikataj kaj brutalaj (ja ili povas sufoki)
subtilaj kaj krudaj (plejparte trivialaj kaj vulgaraj)
afablaj (ĝentilaj) kaj malafablaj (malĝentilaj)
utilaj kaj malutilaj (kabloj implikitaj utile – frazo kvazaŭ prenita el la epigramo)
publikaj kaj privataj (malkaŝitaj kaj kaŝitaj – ekzemple malantaŭ la ŝranko)
veraj kaj ŝajnaj
signifoplenaj kaj sensignifaj (kiam iu provas legi buklojn samkiel signojn de iu mistera sekreta skribo)
. . . . . . . . . . . . . . .

Kaj ni povus elpensi kaj elpensi la novajn kaj aldoni tiujn ĝis la listo mem iĝu la nodaĉon nemalplekteblan.

Nun jam nenio plu.

Kio signifus, ke ni malplektus la ne plektitan ne implikitan dilemon de distingado je tipoj aŭ specoj konkludinte ke tia distingado estus nur la nenecesa skolastiko, tamen ni ne povas tiun malpermesi.


<<<