Situacioj

Jen la situacio statika.
Mi pritondas la barbon per la tondilo. Mi ne razas la barbon per tiu ĉi tondilo. Posta la tondado mi volvas la kablon ĉirkaŭ la tondilo. Mi metas la tondilon en la tirkeston en la ŝranketo sub lavujo.
Forpasas unu aŭ du monatoj. Dependas de mia barbo. Ĉu la barbo kreskas pli aŭ malpli rapide. Ĉu mi jam konstatis, ke ĝi estas tro longa kaj necesas pritondon. Mi malfermas la tirkeston. Sur la fundo kuŝas la tondilo kaj apud ĝi svarmas la kablo.
La situacio jam ne estas statika. Nun ĝi estas dinamika, kvankam daŭre la sama.
Mi prenas la tondilon. Malplektas la kablon. Metas la konektilon en la ingon. Tondas la barbon. Purigas la maŝineton. Ĉirkaŭ ĝi volvas la kablon kaj metas en la tirkeston. Mi fermas la tirkeston.
Nun la demando: kio okazas en la tirkesto?
Ne nur mi malfermas kaj fermas la tirkeston. Kaj mi malfermas kaj fermas ĝin ne nur kiam alvenas la tempo de tondado kaj mi devas preni la tondilon. En la tirkesto troviĝas ankaŭ aliaj objektoj. Ekzemple harbrosoj. La objektoj ne estas tiom multaj por ke ili svarmu kaj implikiĝu. Ĉiuj kuŝas sur la fundo, unuj apud aliaj, kio ne protektas ilin kontraŭ senĉesa traŝovado. La ripetiĝanga tirado kaŭzas skuojn kaj tremojn kio pograde liberigas la tondilon de kablo kiu kutime ne estas volvita firme, dum la konektilo ne estas fiksita al la maŝineto. Ĉu tio estas sufiĉa klarigo? Ĉu oni ne devus instali tie la kaŝitan kameron? Ni ja ne scias kio okazas kiam la tirkesto estas fermita, do dum plimulto da tempo. Ni scias, ke apude troviĝas diversaj tubetoj. Almenaŭ dekkelkaj fojojn tage trafluas ilin akvo, susuras, gluglas, plaŭdas, bobelas, turbulentas, generas variajn vibrojn...

Jen la situacio dinamika.
La kablo kuŝas sur la planko. Sub la malgranda skribotablo. La tablo staras ĉe la vando, tuj apud la pordo al najbaro ĉambro. La pordo malfermas kaj eliras iu kiu loĝas en tiu ĉi domo. Kompreneble li ne rigardas al siaj piedoj, por kio li faru tion. Ne supozas, ke la kablo elŝoviĝis el sub la tablo kaj bukliĝis ĝuste antaŭ la sojlo. Li metas la piedon en la buklon. Stumblas. Falas. Feliĉe ne samkiel trunkego, sed nur sur la genuojn. Ne frapas kape la akran randon de la lito, ĉar apogas sin sur la manoj. Sakras. Aĉe. Koleras. Se li falus kiel la trunkego, frakasus la kapon kaj mortigus sin tragike en sia dormoĉambro.
Kio tio estus: malbonŝanca akcidento aŭ pripensita murdo?
Kaj nun la situacio iom malpli dinamika.
Kio estis okazanta antaŭe? Kial la kablo elŝoviĝis? Ĉu iu nevolonte puŝiŝ ĝin sidante ĉe la tablo kaj senkonscie movinte la piedon? Aŭ tio okazis dum purigado? Ĉu povis tion fari la polvosuĉilo-roboto? Kiele se ĝi ne havas manojn kaj kirlantaj sin brosetoj ŝajnas tro malfortaj, kvankam multe da forto oni ne bezonas, la kablo estas maldika, nenio premis ĝin, nenio ĝi kojnumis, oni ne devis tiregi ĝin, ne devis levi la meblon... Sed ne nur pri tio temas. Ni rigardu la buklon: la formon, la lokon, la pozicion – ĉio preciza, neniu hazardeco; kaj se ni tion vidas, tiam ni pensu pri la kampo elektra generata de tia buklo kaj ni provu kalkuli la forton altirantan la piedon ĵus aperantan super la buklo...

Jen la situacio statika-dinamika.
La piano cifera sur tute ne cifera stativo Z-forma, ne X-forma, tial sub la klavaro troviĝas sufiĉe granda kontrolaŭdigilo kiu servas kiel helpa laŭtparolilo pliboniganta la sonon de la instrumento. Kontrolaŭdigilo estas konektita kun la instrumento per la kablo jack-jack, sed ne rekte, ĉar mezvoje troviĝas la pedalo wah-wah, kutime nomata ĉi tie la ansero. Do ni jam havas du kablojn. Alia pedalo estas konektita kun la klavaro: la tipa, normala, kiu plilongigas la sonon; ĝi havas sian propran kableton. Jen tri kabloj. Kontrolaŭdigilo kaj instrumento estas konektitaj al la kurento elektra pere de la ilo protektanta kontraŭ cirkvitado; la ilo havas sian kablon. Do kune tri aldonaj kabloj, sed ni ne kalkulos la ilon, nek la lampeto pendantan apude. Tiel ni havas kvin kablojn. Ili estas ordigitaj sur la planko por ke ili ne implikiĝu, tamen ili implikiĝas. Sufiĉas nur ludi iom... Ili dancas kaj svarmas? Svarmdancas?

Nun ni pensu pri Granda Koliziigilo de Hadronoj. Jen neimageblaĵo kvankam planita kaj projektita precizege kaj precizege konstruita, giganta svarmo, volvaĵo de kabloj perfekte ordigitaj, surbobenigitaj, enpakitaj kompaktege je tuboj kaj duktoj, kaj summa sumarum treege implikitaj kaj plektitaj.
Kiuspeca situacio tio estas?


<<<