Pensoj-predantoj. Pensoj-predoj. Menso-ĝangalo. Menso-dezerto.


Ni meditu: ĉu menso estas kiel dezerto aŭ kiel ĝangalo?

Ni meditu iom alie: ĉu menso estas la dezerto aŭ prefere la ĝangalo?
Unue ni meditu pri la vorto kiel.

Kiel ŝanĝas ĉion. Se la menso estas kiel la dezerto, tiam ĝi ne estas la dezerto, nur povas esti aŭ povas ne esti la dezerto, povas esti la ĝangalo kiu imitas la dezerton. Se la menso estas kiel la ĝangalo, ĝi ne estas la ĝangalo, nur povas esti aŭ povas ne esti la ĝangalo, povas esti la dezerto kiu imitas ĝangalon.

Sendube vi demandos kiel eblas, ke la dezerto imitas ĝangalon, kiel eblas ke la ĝangalo imitas la dezerton. La dezerto ŝajnas io tute alia ol ĝangalo, io malsama, samkiel nokto kaj tago, kaj ĉu iu iam vidis, ke nokto imitis tagon? Vidis. Sufiĉas nur ŝalti la lampon. Kaj ĉu iu ima vidis, ke tago imitas nokton? Vidis. Ĉiu vidis. Sufiĉas senfende kurteni fenestrojn, aŭ eniri iun kavon aŭ kelon, aŭ penetri ensitele la puton.

Manko de kiel donas la opozicion malmolan, akran. Almenaŭ tiele ŝajnas. Kaj eĉ se ne donas, tiam sendube ĝi estas la opozicio pli klara, ne ŝmirkontura. Aŭ – aŭ. La opozicio aŭaŭa.

Troveblas multaj ekzemploj de tiaj opozicioj: paradizo-inferno, silento-bruo, ordo-kaoso, blanko-nigro, tago-nokto... Kompreneble, ĉu tiuj opozicioj estas veraj aŭ nur ŝajnaj, ĉu ekzistas la opozicioj plejveraj, pli duraj ol diamanto, nerefuteblaj, jen alia problemo. Opozicioj estas laŭnature komplementaj. Jes, elementoj de opozicio kutime kompletigas unu l'alian. La mondo kiu havus nur tagon estus la duonmondo. Blanko havas en si nigron kaj nigro havas en si blankon. Silento estas nula bruo, kaj bruo estas nula silento, premisante, ke ekzistas perfekta silento tute senbrua, kaj ke ekzistas perfekta bruo en kiu troviĝas neniu kvantumo da silento.

Menso estas foje la ĝangalo, foje la dezerto. La ĝangalo estas speco de dezerto, kvazaŭ dezerto. La ĝangalo estas la dezerto de abundo. La dezerto estas speco de ĝangalo, kvazaŭ ĝangalo. La dezerto estas la ĝangalo de manko. Sed la dezerto estas ankaŭ la ĝangalo de sablo, sablego kaj ŝtonoj. Same kiel altegaj montoj kiuj estas la ĝangalo kaj la dezerto samtempe. Same kiel la oceano...

Estas diversaj ĝangaloj kaj estas diversaj dezertoj.

La sorto de penso en la dezerto ne estas facila. La sorto de penso en la ĝangalo ne estas facila. Pensoj ne plifaciligas la sortojn de dezerto kaj de ĝangalo. Pensoj ne estas facilaj, eĉ tiuj la plej kutimaj, plej simplaj, plej stultaj. Pensoj plifaciligas ekziston de neniu kaj de nenio. Nu, sed la pensoj ekzistas. Bedaŭrinde pensoj estas. Ili aperis iam. Iun tagon ili aperis, naskiĝis, kaj ne ĉesas aperadi ĝis nun.

Jen la belega dezerto. Jen la belega dezerto intelekta. Sablo. Dunoj. Nuda grundo vipvente balaita. Kaj neatendite, surprize, io aperas. Spite al ĉio. Io ie ekĝermas. Rampas. Rizomas. Premas sin al la teron. Io silente sekrete trakuras. Lasas postsignojn. La mirinda senpenso estas detruita. Polvo tuje ŝutkovras la postsignon. Forviŝas ĝin, forigas. Ŝajnas, ke tio sufiĉas, sed io denove ie aperas. Por kio? Kial ĝuste ĉi tie? De kie alvenas kaj de kie tioma obstineco por ke restu ĉi tie? Ĉar ie alie estis pli malbone? Ĉar ĉi tie estas multe da malplena spaco, kiun oni devas konkeri, plenigi?

Kaj plenigas. Kaj ĉio estus bone. Oni povus vivi. Oni povus ekzisti. Ho, oni vivus kaj ekzistus grandioze, se io alia ie alie ne aperus. Alia io ankaŭ provas. Ankaŭ allogita. Ankaŭ forpelita. Ankaŭ sinperdita kaj fine sintrovita. Nun jam ne estas tiel grandioze. Nun la spaco devas esti posedata kune kun iu-io. Nun oni devas lukti kontraŭ la dezerto kaj kontraŭ iu-io fremda, nova, nekonata.

Ĝis la dezerto estos plene kovrita, plenplenigita per bestioj kaj demonoj. Transformiĝos en ĝangalon en kiu ĉio svarmas kaj kirliĝas, ĉio taŭze interplektiĝas kun ĉio, kie oni vidas nek la ĉielon nek la teron, nur la diversverdan, malsekan, sufokan krepuskon.

Ĉu oni povas konkludi, ke arbaro estas pli bona? Ordinara arbaro? Ordinara herbejo (herbaro)?
Ĉu la stato meza estas pli bona stato ol tiuj ekstremaj?
Se jes, en kio ĝi estas pli bona? Ĉiu stato ekstrema estas nur la stato meza inter du statoj mezaj... Sed la stato meza gvidas al maldiligenteco. La stato meza ne bezonas treegan determinadon. Almenaŭ tiel ŝajnas al ni kaj al stato meza.

Ni lasu dezertojn, ĝangalojn, arbarojn, herbejojn, riverojn, marojn, teron kaj aeron kaj ion ajn.

Ĉiu el tiuj statoj estas bona kaj malbona, pli bona kaj pli malbona. Ĉiu plena de io. De tio kaj de alio.
Iuj pensoj estas kiel arboj, iuj kiel herboj, iuj kiel muskoj.
Iuj pensoj estas kiel birdoj, iuj estas kiel papilioj, iuj kiel hienoj. Estas ankaŭ pensoj kiel bakterioj, kiel lumbrikoj, kiel talpoj. Kiel parazitoj.... Ho, denove kiel.
Estas pensoj aŭtotrofaj kaj heterotrofaj. Jes. Ho, jes. Nun estas multe pli bone. Estas pensoj predantoj kaj pensoj predoj. Estas pensoj dekomponigantaj ĉion, do ankaŭ sin mem, kaj estas pensoj ŝtonoj kiuj ŝajnas daŭri senĉese sed dispecetiĝas sekrete, nerimarkeble.

La listo povus esti senfina. Sed ne devas, ĉar ĉio estas klarega. Malklara estas tio, ke ni ne scias kiuj pensoj estas kiaj. Kiuj estas predantoj kaj kiuj predoj. Kiuj estas parazitoj. Kiuj nutras sin per kadavroj.

Tamen la plej malklara, plej tenebra estas tio, ke pensoj havas nek honoron, nek honton, nek rimorson, nek decon, nek limojn. Tiuj kiuj ŝvebis ĝis la plej distaj horizontoj desegnante sur la ĉielo belajn figurojn, la sekvan momenton falas surgrunden kaj iĝas hidajn vermojn, kvankam ege utilajn... Azeno turnas sin en herbojn kiuj ĝi maĉas, dum herboj azeniĝas. Leono iĝas gazelo, gazelo iĝas tigro. Neniam oni scias kio estas kio, kio iĝos kio, kie kaj kiam.

Jen terurega tropika tempesto sabla.

Ni meditis.

Antaŭ ni klara, blanka ĉielo.


























Jam ne klara. Jam nubetoj aperis.

<<<