Metodologio Metodoj estas gravaj. Tre gravaj. La rezultoj de esploroj dependas de la metodo uzita. Tiu ĉi banala konstato baziĝas sur same banala observo kaj oni devas serĉi en ĝi neniun kaŝitan, ankoraŭ ne rivelitan, sekretan implikaĵon, kvankam oni devas esti tutan tempon atentemaj. Ja oni scias, ke ĉio estas plektimplikita, ĉio svarmas, do ankaŭ la simpleco. Kiel do ni esploru jenan fenomenon? Kiel nur eblas kaj ne eblas. Precipe la metodoj maleblaj estas rekomendataj, ĉar ili estas multe pli implikitaj ol la eblaj kaj pro tio tiujn superas kaj kaŭzas ke la rezultoj estos pli implikitaj, do pro tio pli fidindaj. Kiu povas studi kaj esplori? Ĉiu. Kaj kiu ne povas? Ĉiu. Kompreneble. Ŝajnus, ke la distingo simpluloj – implikuloj (konfuzuloj) havas iun sencon, ĉar la konfuzuloj (implikuloj) pli facile komprenos tiun ĉi frenezon, ĉar ili mem estas en ĝi mergitaj, sed ĝuste tio malhelpas, ĉar estante ene ili ne povas rigardi tion de ekstere, dum la simpluloj kontraŭe, tamen la kriterioj de distingado estus tiom malklaraj kaj komplikaj, ke farus la distingon tute sensencan, do la ideo devas esti forĵetita tuj aŭ eĉ pli frue. Kie esplori? Ie ajn aŭ ĉie kie nur esplorado eblas kaj maleblas. Do ankaŭ nenie. Kiam esplori? Ĉiam. Je iu ajn horo de tago kaj de nokto. Je ĉiu jarsezono. Dormante kaj maldormante. Kaj tiel plu. Ni prenu unu metodon kiu ŝajnas tre bona, pli bona ol multaj aliaj, des pli ke la aliaj metodoj estas nekonataj, aŭ konataj malbone, aŭ estas apenaŭ akcepteblaj samkiel ĉiuj ciferaj kaj literaj modeloj kaj simuladoj. Nu, tiu ĉi metodo estas la plej bona, ĉar pri iu alia pli bona ni scias nenion kaj volas scii nenion, ne scipovas trovi ĝin kaj ne volas ĝin serĉi – por kio serĉi, se ĝi ne estos pli bona? Observado. Observado povas esti pasiva kaj aktiva. Enkaze de observado pasiva oni faras nenion, nur gapas. Enkaze de observado aktiva oni faras ion kaj observas tion kio okazas poste. Observado aktiva povas esti konscia kaj malkonscia. Povas esti ankaŭ duonkonscia. Kaj trionkonscia. Kvaronkonscia. Kvinonkonscia. Kaj tiel plu. Ni ne mencios ĉiujn statojn interajn. Observado aktiva konscia jen provoko. Ni faras ion speciale por ke io okazu kaj poste tion observas. La provokoj povas esti vere diversaj kaj eksperimento estas unu el multaj tipoj de provoko. Observado aktiva malkonscia jen ordinara ago. Ni simple devas fari ion, ĉar tion demandas la situacio aŭ ĉiutaga rutino. Io okazas tiam kaj kutime ni tion ne observas. Nun ni tion observos. Ne forgesu, ke observado jen nur observado kaj ĝi estas io tute alia, malsama, ol tio kion ni observas. Multajn aĵojn ni povas imagi kaj iluzii kaj tiam ni observos tion kio ne ekzistas, kio ne okazas – tamen tiajn observojn ni ne forĵetu, ho ne! Tiaj observoj estas grandvaloraj. Ne forgesu, ke la menso estas nur la svarmado de kabloj, dum la kapo nur la malnova (aŭ nova) valizeto (aŭ kesto). <<< |