Kiel vivi okupante plej malmulte da loko?


Se ni jam scias, ke maleblas vivi okupante neniom da loko, ni cerbumu kiel ni vivu okupante plej malmulte da loko.

Oni devas substreki, ke temas pri la spaco tridimensia, ne pri la punkto, aŭ aro da punktoj sur la ebeno. Tio devas esti klarega, alie iu tuj ekpensos ke sufiĉas stari piedfingre kaj la problemo estos solvita. Bedaŭrinde ne estos. Stari piedfingre ne solvas la problemon de okupado de spaco.

Tute evidenta ŝajnas la observaĵo, ke ju malpli granda iu estas, des malpli da loko okupas. La bakterio okupas malpli da loko ol la elefanto. Do kial aperis la eta dozo de dubo esprimita per la vorto ŝajnas? Tial, ke ĉiuj bakterioj kune okupas multe pli da loko ol ĉiuj elefantoj.

Same evidenta estas la observaĵo, ke se iu volas okupi malpli da loko iu devus esti malpli granda ol estas. Jena postulo ankaŭ devus esti grasigita per la vorto ŝajnas kaj duboj koncernas ĉefe la manieron kiel kontentigi tiun ĉi postulon. Fakte iu povas nur maldikiĝi, se estas dika (kompreneble, eĉ sveltulo povas esti pli svelta). Kvankam la plastia kirurgio progresis grandioze, tamen ne sufiĉe por transformi la grandulon en etulon. Kaj ne estas facile imagi, ke iu decidus mallongigi siajn gambojn (aŭ almenaŭ piedojn – tiam iu ne devus stari piedfingre). Ĉi-momente tuj alvenas al la kapo la gentekniko kiel la metodo multe pli subtila ol buĉado. Pli subtila je unu aspekto kaj multe pli diskutebla kaj kruda je l'alia. Fifosado en kromosomoj timigas kaj teruras ĉiujn kaj kaŭzas komunan naŭzon. Almenaŭ nun. Ankaŭ la metodoj aplikataj en diversaj bredoj ne estus akceptitaj. Kaj, se ni jam estus etuloj, ĉu ni povus vivi en la ĉirkaŭaĵo kreita por granduloj? Malpligrandigi ĉiujn ĉirkaŭantajn nin objektojn montriĝus koŝmaro voranta neimageblajn kvantojn da spaco kaj energio.

Jen ni tuŝis la kernon de problemo – nian monstran menson. Ĉar la menso bezonas kaj okupas multe pli da loko ol la korpo.

Tial ni devus preferi:
budon ol palacon
niajn gambojn ol aŭton kaj la sinuoplenan padon far niaj piedoj trempitan ol la sesstrian aŭtovojon
dueton ol orkestron simfonian
desegnaĵo sur paperpeco ol gigantan instalaĵon
fifron ol fortepianon
simplan pentatonikon ol sistemon maĵoran-minoran
susuron de vento ol oratorion
manplatojn ol katedralon
ridon ol litanion
hajkon ol romanon
. . . . . . . . . . . . . . . . .
Kaj ni ne forgesu, ke la plej bona estas muta raviĝo.




Ekzercado: konvinki l'arbon ke ĝi ne diskresku.


<<<