Kiel eviti plektimplikadon


Ĉiuj scias, ke kabloj volvitaj (aŭ surbobenigitaj) ne plektimplikas sin.

Por ke kabloj ne plektimplikiĝu, oni devas volvi ilin forte.

Ĉiuj scias, ke oni devas malvolvi kablojn por ke oni povu kablojn konekti. Se ne plene, do almenaŭ parte.

Malvolvitaj kabloj volonte implikas sin. Ju pli forte kabloj estis volvitaj, des pli volonte ili implikas sin.

Estus plej bone teni kablojn rektigitajn. Kabloj rektigitaj bezonas multe da loko, dum kabloj volvitaj bezonas multe malpli da spaco.

Jen laŭvica implikaĵo por malimpliki, malplekti ĝin.

Jen la sekva implikaĵo nemalimplikebla.

Oni scias, ke kabloj rigidaj implikiĝas malpli ol kabloj suplaj. Ŝtalaj stangoj tute ne plektimplikiĝas, kvankam ĵetitaj malzorge surteren povas aranĝi sin vere kaose. Tamen kaosa fiaranĝo jen io tute alia ol plektimplikaĵo.

Ju pli rigidaj kabloj estas, des malpli volonte ili implikiĝas. Rigidaj, neflekseblaj kabloj estas preskaŭ senutilaj, almenaŭ por vivo ĉiutaga kaj hejma, kaj kreas la sekvan mensan implikaĵon malimplikeblan.

Iuj-ajn provoj eviti plektimplikado de kabloj finiĝos malsukcese. Same bone oni povus malinstrui fiŝojn naĝi.

Jena lekcio ne havas sencon, samkiel lekcio pri tio kiel malkutimigi fiŝojn naĝi.


<<<