Ĉi tiu lekcio estontis tute alia. Ĝi
estontis tute simpla
listigado, spontana kaj kaosa. Nu, ĉio kio alvenis
al mia kapo. Ĉio
ligita kun reproduktado, multiplikado, kreskado,
disvolviĝado,
aperado, kopiado. Kun la strategioj de vivo kaj
ekzistado. Ankaŭ kun
propagando, reklamo, edukado, civilizado,
barbarigado, alkulturado,
asimilado, dehumanigado kaj humanigado, analizo
kaj sintezo,
komentado, kritikado, laŭdado... logiko kaj
mallogiko... Kaj tiel
plu.
Kiam mi jam komencis listigi, kio eĉ ŝajnis al mi ridinda, ĉar mi laboris laŭ neniu metodo, nenio min direktis, neniuj celoj kaj kriterioj min katenis, do mi povis tute libere paŝi la padon de anarkio, eĉ de ekstazo litania, tiam mi komprenis, ke tia listo, ajna listo, estas sensenca, ĉar ne ekzistas metodoj disvastigi stultecon. Stulteco ne bezonas disvastigadon. Saĝeco bezonas. Saĝeco devas esti disvastigata. Penege kaj persiste. Kiam oni ĉesos disvastigi saĝecon, ĝi mizeras, sekiĝas, velkas, putras, kaj fine tute malaperas. Eĉ je fekunda grundo. Dum stulteco kreskos kaj abundos. Mem. Senhelpe. Eĉ sur la plej malfekunda, sekega dezerto. Stulteco estas iu mirakla speco de perpetum mobile. Stulteco vivas eterne. Montoj forpasas, kaj stulteco ne forpasas. Stulteco estas kvazaŭ mistera radiado trapenetranta ĉiujn eblajn kaj maleblajn angulojn de la spaco kaj havanta neniun fonton. Do sensence estas verki pri metodoj. Stulteco estas kvazaŭ malhela materio, tiu tenebra energio plenpleniganta la universon pri kiu ni scias nenion krom tio, ke ĝi estas, ekzistas, aŭ prefere ni supozas kaj suspektas, ke ekzistas. La ununura, sed ĉu vere ununura, diferenco konsistas en tio, ke pri ekzisto de stulteco ni scias de longe, de ĉiam. Ĉu tio gravas? Ja ni ne scias en kio konsistas tia ekzisto. Ni scias, ke stulteco naskas sin mem, entuziasmigas sin mem, konstruas sin mem, levas sin mem, nutras sin mem. Igas sin mem. Ĉion faras mem. Al si mem, por si mem, de si mem, kun si mem, je si mem. Bedaŭrinde ne detruas sin mem. Estontis gaje kaj estas triste. Memtriste. |