ĈU ONI POVAS VIVI OKUPANTE NENIUN LOKON?


Ne povas. Tio estas evidenta. La vivo konsistas en okupado de loko. En tio konsistas ankaŭ ekzistado. Io kio ne ekzistas, ne okupas lokon. Io kio ekzistas, okupas lokon. Io kio okupas lokon, ekzistas. Io kio ne okupas lokon, ne ekzistas. Do, se ni vivus okupante neniun lokon, ni ne ekzistus. Aŭ ni vivus ne ekzistante. Tio estas ege interesa. Oni povas ekzisti ne vivante, ĉar ekzisto ne egalas vivo. Tamen oni ne povas vivi ne ekzistante.

Nu, ĉi tie mankas spaco por ajnaj manovroj.

Do ni serĉos ĝin ie alie.

Ne estas la problemo plenigi tempon. Tempo estas neplenigebla. Ĉiuj entoj, estoj kaj neestoj senprobleme, do senpuŝe povas esti enhavataj en ajna, eĉ la plej eta, mezurunuo de tempo; tion oni ne povas diri pri spaco – unu metro kuba ne enhavos ĉiujn entojn. En tempo ĉiam troviĝos loko por novaj, sekvaj entoj kaj tio ne rezultas el la simpla fakto, ke kiam la sekvantoj aperas la antaŭantoj malaperas. La surprize granda kvanto da loko en tempo ne estas la derivaĵo de ĝia streĉebleco – spite al ŝajnoj tempo ne povas esti streĉita, tempo estas fiksa, rigida. Forpasado de tempo ankaŭ ne estas la kaŭzo de tia stato, kvankam ŝajnas, ke devas esti ĝuste tiele. Estas tute alie. Jen la fakto, ke tempo ne ekzistas donas al ĝi la kapturnan, senfinan volumenon. Kial tempo tiel ege diversas de spaco se ili profunde dependas unu de l'alia kaj interplektiĝas tiomgrade, ke oni diras pri tempospaco? Tute kvazaŭ ili estus du diversaj aspektoj de la samo. Do de io?

Kompreneble ni povas premisi, ke tempo kaj spaco diversas nur ŝajne, aŭ ke tio kies aspektoj ili estas nur trompas nin, kaŝas malantaŭ la kurteno de ili sian veran vizaĝon, aŭ mankon de tiu.

Do, se la diferencoj inter tempo kaj spaco estas nur ŝajnaj, oni povas supozi, ke iam tempo iĝas spaco, kaj spaco iĝas tempo. Aŭ iam tempo prenas la trajtojn de tempo. Se spaco havus ĝuste tiun ĉi trajton de tempo, aŭ se spaco ne ekzistus same kiel tempo ne ekzistas, tiam oni povus vivi okupante neniun lokon; tiam ajna mezurunuo de spaco enhavus ĉiuj entojn, ĉiujn estojn kaj neestojn. Tamen, oni ne scias kial, spaco kaj tempo ne kunhavas tiun ĉi trajton. Kaj ni povas neniel influi spacon. Ni ne scipovas ŝanĝi ĝin, ni ne povas ŝanĝi ĝiajn ecojn, ni ne povas igi ĝin sinŝanĝi. Ni estas senhelpaj, kvankam iom malpli ol enkaze de tempo, ja ni povas plenigi spacon per fatrasoj kaj forĵetaĵoj – enkaze de tempo ni ne scipovas fari eĉ tion, kaj ja tio estas plej facile farebla.

Se ni scipovas fari nenion je spaco, eble ni scipovas fari ion je ni mem. Menciante neestojn ni ne pensis pri io kio estas malo de estoj (estaĵoj), do ion kio ne ekzistas, premisante ke estoj (estaĵoj) estas io kio ekzistas. Ni pensis pri neekzistado tia, kian ni spertas enkaze de tempo. Ni povas konsideri nociojn kiel tiajn neestojn, nociojn en tuta ilia diverseco kaj abundeco. Ĉu tio ne estas fascina, ke la kapo, kiu estas precize mezurebla kvanto da spaco, la kapo kiu povus esti la mezurunuo de spaco, enhavas nemezureblan, nekalkuleblan kvanton da nocioj? Jes, tio estas fascina. Eĉ pli fascina estas tio, ke se ni sukcesus nociiĝi (kio ne estas vere malfacila, ĉar ĝuste kiel nocioj ni funkcias en aliaj mensoj, vivas en aliaj kapoj, ankaŭ en la siaj), tiam ni okupus neniun lokon. Jes, nekredebla fascina tio estas, kaj estus eĉ pli nekredeble fascinega, se ni sukcesus, estante jam la nocioj, forlasi la kapojn kaj ekzisti ekstere. Ĉu ni vere estus kontentaj, ke kiel nocioj ni okupus neniun lokoj, se okupus ĝin la kapoj en kiuj ni ekzistus kaj sen kiuj ni ekzisti ne povus... Ĉi tie sendube ekparolos tiuj kiuj pensas, ke tio vere eblas, ke estas ĝuste tiele, ĉar la nocio estas nur la ondo elektromagneta, kaj tiaj ondoj troviĝas ĉie, ankaŭ fore de la kapo, kaj se jes, do ankaŭ la nocioj ekzistus fore de la kapoj. Ho, jen vastego kampo por diskuto, por fidiskutaĉo: ja ne ĉiu ondo estas penso, kvankam ĉiu penso estas ondo.... ĉu vere ĉiu? . . . .

Preterpasante malproksime tiun danĝeran malprofundaĵon oni unue devus konstati ĉu la ondo elektromagneta okupas lokon, ĉar se ĝi ne okupos lokon, kion ni esperus, ĝi ne ekzistas, kaj se ĝi ekzistas, tiam ĝi okupas lokon, kio kaŭzas ke nia tre grava kaj serioza konsiderado transformiĝas fulme en fabelado, ankaŭ grava kaj serioza.


Ni ne rekomendas ekzercadon kiu celas forpreni la menson ekster la kapon. Sed ni ankaŭ ne malpermesas.



<<<