Mi ne scias. Mi
neniam sciis tion kaj mi neniam tion scios. Mi neniam tion
sciiĝos. Nu, ne gravas. Mi ne malesperas pro tio. Mi povas
vivi sen tiu scio. Tamen mi ne povas vivi sen energio.
Tio signifas, ke mi
kvazaŭ-scias. Mi scias kvazaŭ mi ne scius. Mi scias, sed mi ne
SCIAS. Mi scias nur surface – mi ne scias profunde. Do mi ne
scias... Verkante alie: mi komprenas tion nur vorte – mi ne
komprenas tion malvorte. Senvorte. Forvorte... Vera komprenado
jen komprenado malvorta. Vortoj estas nur iu pakaĵo kaj la
pakaĵo kutime kovras, kaŝas tion kio estas pakita. Foje,
sufiĉe ofte, pakaĵo provas informi nin kio estas ene, sed eĉ
la plej honesta kaj zorga informo ne estos plena, tuta, ĉar ĝi
ne povas esti tia.
Sed tio estas bone
konata kaj ripeti tion senĉese estas simple teda.
Ĉu la konscio, ke mi scias kion mi serĉas sed mi ne scias kio
estas tio kion mi serĉas, helpas je la serĉado aŭ malhelpas?
Oni diras, ke
energio estas la kapablo de sistemo (aŭ de materio) produkti
laboron. Sed oni diras ankaŭ, ke ĉiu sistemo strebas akiri la
staton de tuta kaj plena pigreco, do malkapablo produkti iun
ajn laboron. Alivorte: ĉiu sistemo volas malsistemiĝi (ĉiu
kompono volas malkomponiĝi).
Kaj mi ne volas.
Kio tio signifas? Ke mi ne estas la sistemo? Kio do mi estas?
Se mi
estas daŭre kaj senĉese preta kaj kapabla produkti laboron,
kaj mi vere estas, mi estas la energio. Se mi estas la
energio, do mi estas ankaŭ la fonto de energio – mi ne scias
ĉu ĉiam estas tiele, ke la fonto de energio estas samtempe la
energio mem, tio ŝajnas ege komplika, sed ĉi kaze estas ĝuste
tiele. Mi estas la fonto de energio por Liberlando.
Kaj ĉu Liberlando estas daŭre kaj senĉese preta kaj kapabla
produkti laboron? Jes. Kompreneble, ĝi estas. Sed kia
laboro? Ja ĝi ĉiam estas preta, por ke oni legu ĝin, por ke
ĝi estu legata . . . . . . . Kvankam tio sonas sufiĉe
konvinka, tamen iu ombro de dubo restas. Do ni ekprovu
forpeli ĝin. Ekzemple tiel: legi jen energio kineta
– esti legata jen energio potenciala. Oni ne povas
legi ion se tio ne estas legebla, ne estas kapable esti
legata . . . . . . . . Do ebla estus la sistemo preskaŭ
fermita: mi movigas Liberlandon – Liberlando movigas min.
Konsiderinte ke ĉi kaze la diraĵo Mi estas la ŝtato havas neniujn atribuojn de
metaforo, mi estus la fonto de energio por mi mem . . . .
. Jen sensencaĵoj kaj sentimentalaj supozoj .
. . . . . . Mi daŭre tion ne komprenas. Mi daŭre komprenas
nenion.