Mi ne ŝatas stari. Mi ne ŝatas
tial, ke mi ne povas,
ne tial, ke mi ne ŝatas.
Starado lacigas min.
Tuj la dorso komencas dolori. Poste la pelvo. Poste tuta
korpo. Mia vertebraro
havas ian etan difekton.
Iun malgravan, malgrandan, preskaŭ nerimarkeblan eraron
konstrukcian tre bone kaŝitan.
Plej volonte mi ŝvebus senpene, balone.
Por ke mi devu
nek kuŝi, nek sidi, nek stari. Bedaŭrinde mi ne scipovas
ŝvebi.
Mi ne scias kial, sed mi ne scipovas.
Domaĝe.
Mi devas kuŝi, sidi, stari.
Domaĝe.
< < < <