Spektaklo! Spektaklo! Ĉio videbla! Ĉio rigardebla!

Vidu. Aŭdu. Aplaŭdu. Frapu la manojn. Kriu. Ebriu. Amegu. Malamu. Ploru pro ĝojo. Hurlu pro furiozo.

Spektaklo! Spektaklo! Ĉio aŭdebla! Ĉio aŭskultebla!

Sciu. Sciu ĉion. Malestimu kaj moku. Laŭdu kaj glorigu.
Tiom da peno por ke neniu tion vidu, neniu pri tio sciu?
Nu, tiam estus kvazaŭ verki belan rakonton por ke neniu legu ĝin.
 Ĉu jes? Ĉu ne? Ĉu jes-kaj-ne?

Nu, tiam estus kvazaŭ ludi belan muzikon por ke neniu aŭskultu ĝin.
 Ĉu ne? Ĉu jes? Ĉu ne-kaj-jes?

<<<



Verki bele por ke neniu legu – estus kvazaŭ kuri tra arbaro kiam neniu tion rigardas.
Neniu? Ja arboj rigardas kaj vidas...

Ludi belege por ke neniu aŭskultu – estus kvazaŭ naĝi nokte en iu lago kiam neniu rigardas.
 Neniu? Ja steloj rigardas kaj vidas...