Mi neniam rajdis ĉevalon. Nek kamelon. Nek azenon. Nek poneon. Nek struton.
Multaj nekutimaj spertoj atendas min ankoraŭ. Tamen ili ne rilatos al rajdado, mi timas. Ja mi havas gambojn por kuri kaj iri, do por kio mi turmentu aliajn vivaĵojn? Kial ili devus porti min, se mi daŭre povas porti min mi mem?
Mi ankaŭ neniam stiris ion tiritan de ajna vivaĵo . . . . . . . Ne! Iam mi veturis rikiŝe! .... Nu, veturis – ne rajdis – jes, jes – sed mi devas rakonti tiun historion, rapide, skize, koncize: Tio okazis antaŭ longe kaj distege de ĉi tie. Mi estis juna kaj la rikiŝisto estis maljuna. Mi ŝvitis pro premeganta varmego kaj densaĉa aero gluanta al mia hela korpo – lian malhelan korpon kovris la disŝirita ĉemizo neniam seka. Mi anhelis – li anhelis. Sed tiuj du anheladoj estis malsamaj. Strange mi sentis min tiam. Mi imagis, se mi havus vipon mi krakigus ĝin, se mi havus rimenajn kondukilojn mi tiklus lian torson. Mi stirus lin samkiel la ĉevalon... Sufoke, sufoke estis en mia kapo dum momento. . . . Ne devus esti tiele, sed estis. Ĉiam estas tiele, kiele ne devus esti.
Kaj kiam mi jam povos nek kuri nek iri?
Tiam mi povos ruli sin. Premisu kaj supozu ke mi povos... Kial sinrulado ne estas sporto? Nur imagu: sinrulado plata kaj sirulado dekliva (suben aŭ supren), sinrulado pasiva kaj sinrulado aktiva...
Ĉu jen iu el tiuj sin rulantaj (aŭ rulantaj, aŭ rulataj) inventis la radon? Tio estas tute alia problemo. Kvankam la rado ŝajnas same grava inventaĵo kiel sporto . . . . . . . Ĉu vere? Dum milionoj da jaroj la mondo scipovis sufiĉe bone helpi sin senrade. Sed ne sensporte. Ĉu tio signifas, ke jam bakterioj ludis ion same absurdan kiel golfo, piedpilko aŭ martelĵeto?
Do, se oni rajdu, rajdu rade.
Bicikle? Motorcikle? Skutile? Kompreneble, ke skutile. Kial ekzistas biciklismon kaj ne ekzistas skutilismon? Kial biciklado estas unu el Olimpiaj ludoj, dum skutado ne estas? Imagu skutadon survojan surŝosean -
ĉu estas ci tie iuj ŝoseoj? kaj skutadon surdroman... Kaj se skutilo, tiam ankaŭ rulŝuoj. Jes. Kvarradaj kaj liniaj. Glitkurado estas olimpiko, dum rulkuradon oni renkontas je cirko kaj stratoj. Maljusta tio estas.
Rultabulo! Kompreneble! . . . . . . . . La rultabulo estas simple la skutilo sen tiu vertikala stango por stirado. Rultabulo estas nur monstra skio al kiu oni alfiksis radetojn . . . . . . . Kaj poste oni dekroĉis la radetojn kaj transformis ĝin en neĝtabulon. Ĉu tia estis la sinsekvo de okazaĵoj, aŭ tute alia? La historio de tabuloj kaj radetoj estas ege komplika.
Sed ĉu veturado surtabula estas rajdado?
Ege komplika estas rajdado. Jes, vere malsimpla estas la fenomeno de rajdado.
Ĉu ni hastas ien ajn? Ĉu ni rapidegas tiel, ke la kruroj ne sufiĉas?

Ĉio rulu sin nerapide...

Okazu la konkurso de sinrulado nerapida.



Balbutado. Rapida nerapida anhelema balbutado. Mi devus preni la biciklon kaj rajdi iomete, promene, por traventumi la kapon, por disblovi ŝimitajn pensojn. Sed mi havas tre malnovan biciklon. Nigran, grandan, senŝanĝilan. La pedaloj turnas sin peze kaj malvolonte. Io knaras, minace susuras, aĉe bruas. Mi veturas per mia biciklo malofte. Nur al vendejo aŭ al poŝto. Laŭ la pado grunda, tra kampoj. Por ĉirkaŭveturi la monton sur kiun mi ne povas grimpi bicikle malgraŭ bona vojo asfalta. Ĉiam mi provas rajdi kiel eble plej rapide, por ke mi rajdu kiel eble plej mallonge, ĉar ju pli mallonge mi rajdas, des pli malmulte mi laciĝas. Ĉu tio estas sporto? Probable ne. Kaj se ne estas, do kio tio estas? Kaj se estas, se tio estas sporto, kun kiu mi vetkuras? Mi vetkuras kun la monto sur kiun mi ne povas grimpi bicikle.