Se tio estas amuzo, tiam ne estas malbone.
Se tio estas ludo, tiam ne estas bone.
Verŝajne ĉiu ludo estas amuzo, almenaŭ havas en si iom da amuzo, tamen ne estas nur amuzo, estas io multe pli.
Verŝajne ne ĉiu amuzo estas ludo, verŝajne eĉ neniu amuzo estas ludo, kvankam ĉiu havas en si iom da ludo, tamen estas io multe malpli.

Do, ni amuziĝu aŭ ni ludu?
Verŝajne oni ne povas ĉesi ludi.
Verŝajne oni povas eki amuzi.

<<<