Mi ne kuŝas multe. Mi kuŝas
nur kiam mi dormas. Kaj kiam mi malsanas. Feliĉe mi
malsanas malofte. Iam, junaĝe, mi kuŝis pli multe. Mi pli ofte malsanis. Somere
mi sunbruniĝis. Nun jam de longe mi ne sunbruniĝas.
Ankaŭ de longe mi ne malsanas. Sendube, baldaŭ alvenos
la tempo, kiam mi denove kuŝos pli multe ol nun. Mi
malsaniĝos. Eble mi denove komencos sunbruniĝi? Kiu scias tion? Eble ĉio
okazos alie. Turnos. Ruliĝos....
Kuŝado ne estas aprezata ĉi tie. Oni
konsideras kuŝadon kiel perdon de tempo. Premisinte por
la momento, ke tempo perdeblas. Ne multe oni povas fari
kuŝante. Kuŝante surdorse sur la herbejo mi povas
observi la ĉielon kaj birdojn, papiliojn kaj stelojn
flugantajn tra ĝi. Kuŝante surventre sur la herbejo mi
povas observi kuregantajn formikojn kaj skarabojn penege
grimpantajn sur herbtigojn, sed tion kio okazas en la
grundo mi ne povas rigardi. Kuŝante surventre sur akvo
mi povus observi la misteran vivon de fiŝoj, se akvo
estus travidebla, aŭ se mi havus kapablon vidi en
malklaraj, kotecaj kirlabismoj de la mondo.
Mi ne kuŝas, ĉar se mi kuŝus, mi ekdormus,
kaj se mi ekdormus mi tuj komencus sonĝi, kaj la mondoj
de miaj sonĝoj estas tro riĉaj, tro abundaj, tro
nebrideblaj, mi preferas la riĉecon kaj nebrideblecon de
reala vivo, ĉar ĉi tie mi almenaŭ povas iluziiĝi, ke mi
regas la mondon de miaj revoj. Tamen mi devas konfesi,
ke nur tiam mi scipovas vekiĝi kaj dispeli la koŝmarojn,
dolĉajn aŭ amarajn, mi ne scipovas fari tion ĉi tie, en
realeco.
Mi ŝatas ekdormi kaj mi ŝatas vekiĝi. Mi ne ŝatas dormi. Mi ne ŝatas esti dormema. Mi volus dormi kiel eble plej rapide. |-------| |