Vojkruco. Ruĝa lumo por pieduloj. Ni staras sur la rando de trotuaro. Atendas . . . . Verda – EK! Mi iras rapide. Pli rapide ol la aliuloj. Unua mi ricevas la transan flankon. Mi vetkuras. Mi scias, ke mi vetkuras – ili ne scias. Ĉu inter ili estas iu kiu ankaŭ vetkuras kaj neniu scias pri tio krom tiu iu? Interese. Vojkruco. Ruĝa lumo por pieduloj. Mi staras sur la rando de trotuaro. Atendas . . . . . Verda. EK? Mi iras rapide. Rapide kiel kutime. Ne pli rapide kiel la aliuloj, ĉar ili mankas. Mi povas vetkuri nur kun mi mem. Mi povas venki min mem. Mi venkos kaj? Kaj mi estos venkita... Oni diras, ke temas pri tio, ke ni daŭre venku nin mem. Aŭ ke ni estu daŭre venkitaj. Nu, kompreneble, de ni mem, sed tamen venkitaj. Kia sensencaĵo. Esti samtempe la venkinto kaj la venkito – ege kvantumeca tio estas. Kiel antaŭigi sin mem trairante la straton? Kiel iri pli rapide ol si mem? Tio estas senhelpe interesa. Pli ol kvantumeca. Fascina. Fascinuma? |