Mi sidas multe. Tro multe.

Mi sidas rapide. Tro rapide.


Eble se mi nur sidus kaj nur rigardus la grandegan rozujon, premantan per dornozaj volvaĵoj la maljunan egan nigran sambukujon, floras abundege, tiam la nubo de delikate tremantaj blankaj-flavaj petaloj neniam falus surgrunden..... Se mi estus sidanta malrapide kaj senhaste ......

Sed mi probable ne favoras sidadon. Sidante mi ĉiam faras ion, mi tro multe faras sidante kaj mi sidas tro longe kaj tro rapide – tial la tempo kuregas... Mi trasidos la vivon antaŭ ol mi tion rimarkos. >>>>