V E P
R A Ŭ P O . La besto diserigita. D i s p e l i t
a kaj d i s p e r s i t a . La besto unika.
Ununura kaj samtempe ĉie ĉeestanta – tio indikus, ke ĝi estas
unu kaj treege granda, tamen tio estas nur la supozo ĉar enkaze
de
v e p r a ŭ p o nenio estas certa.
Do oni ne devas organizi specialajn, tre
multekostajn ekspediciojn por renkonti ĝin, kio iujn malgajigos
profunde kaj aliulojn entuziasmigos. Tiom facile vi povas
renkonti la
v e p r a ŭ p o n kiom malfacile vi
povas ĝin ekvidi. Vi rigardas ĝin kaj
ne vidas ĝin. Vi vidas multajn aliajn bestojn kaj bestetojn, sed
vi
ne vidas la v e p r a ŭ p o n .
Vi ne vidas ĝin, ĉar vi estas ene de ĝi.
Kio ne signifas, ke ĝi voris vin, glutis aŭ absorbis. Ĝi tion ne
faris, ĉar mankis por tio iu ajn kaŭzo. Ĝi nutras sin per io
alia,
ne per vi, ne per oni, ne per iu alia. Oni ne scias per kio ĝi
nutras sin. Oni ne scias ĉu ĝi nutras sin. Ŝajnas, ke manĝado
tute ĝin ne interesas. Vere, bedaŭras perdi senĉese tempon por
akiri manĝon, bedaŭras perdi senfine energion por serĉi
nutraĵon.
Tiele tio aspektas, sed povas aspekti tute alie. La v e p r a ŭ p o estas
organismo mistera. Ŝajnas, ke profunde ekzamenita kaj esplorita,
ke
ni scias ĉion pri ĝi, dum montriĝas ke tio koncernas nur ŝajnoj,
eksteraĵoj, vualoj kaj kamuflaĵoj. Kvazaŭ ni scius ĉion pri
vestaro kaj nenion pri la korpon kovritan per vestoj – ekzemple,
ni
scias ke v e p r a ŭ p o
povas esti kovrita per skvamoj, plumoj,
hartufetoj, tegoletoj kitinaj aŭ kalcitaj, kaj ĉu tia scio vere
valoras? Oni ne povas konstati sendube ke la v e p r a ŭ p o ne voris nin,
ĉar povus okazi, ke ĝi tion faris, sed tiel subtile, tiel
delikate,
ke ŝajnas al ni, ke ĝi tion ne faris, ke ni faris tion, eniris
ĝin,
aŭ nur trairas ĝin, kaj ĝi tute ne interesiĝas pri ni, eĉ ne
rimarkis nin, kvazaŭ ni estis nemateriaj fantomoj trafluantaj
dikajn
murojn, kvankam multe montras, ke estas male, ni ja ne dubas pri
nia
materieco, almenaŭ plimulto da ni, ni ne havas la saman certecon
pri
materiecon de v e p r a ŭ p o .
Pensante pri tio metafore la v e p r a ŭ
p o estas
kvazaŭ la fiŝbenko. Tiu ĉi komparo bone prezentas la karakteron
de
v e p r a ŭ p o , kvankam estas tute
maltrafa; por ke ĝi estu trafa, ĝi
devus esti same dispersita kiel la v e p
r a ŭ p o mem, tamen kion tio
signifus? Ĉu iu povus doni la ekzemplon de la metaforo
dispersita?
La v e p r a ŭ p o n oni ne
povas desegni, ĉar ĝia ekstera formo estas tro
ŝanĝebla kaj nestabila – multe pli facile oni povus desegni la
nubon, ĉar la nubo aspektas kiel la roko granita. Oni ne povas
konkludi, ke same ŝanĝebla estas la formo interna. Kvankam ni
estas
en ĝia interno, ni vidas la v e p r a ŭ p
o n de ekstere, tute kvazaŭ ĝi
estus reversita. Estas ĝuste tiele. Aŭ alie. > > > >