Heraro aŭ heraroj? Heroro aŭ heroroj? Ekzistas du specoj: Horrorus errorus kaj Errorus horrorus kiuj ŝajnas la samaj, aŭ treege similaj, sed unu de l'alia diferencas vere profunde, kvankam oni ne scias kiel. Tiu ĉi estaĵo, la besto sovaĝa aŭ eĉ pli sovaĝa planto, kiu tion scias, konsistas el multaj aliaj estaĵetoj. Do ĝi estas la singulara estaĵo plunombra. La multestaĵo. Samkiel la korala rifo. Samkiel la fiŝaro kiu mem estas la superfiŝego. Samkiel la nubo de lokustoj, la lokustaro kiu mem estas la monstra akridego. Sed multe pli samkiel la nebulo, la polvonubo. Kvazaŭ iu forskuis el la libro ĉiujn literojn kaj la vento kaptis ilin, kirlis kaj blovis ien nenien. Kaj ili flugis portante mavan sorĉon, frenezon, folon, venenon, peston kaj malsanon.
Estas bone ne renkonti la heraron. Estas bone eviti herorojn. Tamen kiel tion fari, se ili estas nevideblaj, neaûdeblaj? Kaj se ni jam renkontos ilin, ni ne scios de kiam ili jam posedas nin kaj kontrolas nian volon. Ne estas facile forigi ilin. Ni devus forskuiĝi kiel hundo. Sed ĉu ekzistas homo kiu tion scipovas fari?