La ŝedo aspektas modeste. Simple, la ordinara prismo. Iom nerekta. Ne tial, ke unu el la vandoj (edroj), nome la tegmento, ne estas perpendikulara je tiuj du kun kiuj ĝi havas komunajn longajn randojn, kaj estas perpendikulara je tiuj du kun kiuj ĝi havas komunajn mallongajn randojn, sed tial, ke neniu el tiuj randoj estas rekta, same kiel estas ebena kaj rekta neniu el la vandoj, nek iu el la anguloj estas vere orta (rekta). Ne estas tiaj, ĉar la ŝedo ne estontis la solido ideala, abstrakta, sed ĉiam ĝi estontis la solido reala; tamen oni devas konfesi, ke ĉi tia premiso povas esti maltrafa, ĉar nenion oni scias pri la okazaĵoj antaŭŝedaj, pri planoj, intencoj, ideoj. Ĉu jena scio donus ion? Eble nun ni povus taksi iom alie, argumenti, juĝi kaj konstati alie, krei aliajn teoriojn, sed nenion ŝanĝus en aktuala bildo.

La historio de la ŝedo estas konata ekde la mezo (kiu duonigas la historion). Kaj estas konata duone. Certe, pli ĝuste estus skribi parte, ĉar tiu ĉi nocio indikus la neplenecon kaj samtempe ne sugestus pri kia parto temas. Duone ankaŭ estas la nocio sufiĉe malklara, do volonte akceptata. Sendube ne konkludeblas, ke se ni konas la duonon de la historio ekde la duono (mezo), tiam ni konas ĝian kvaronon. Estus tro simple. Kvankam la ŝedo estas konstruaĵo primitiva, simplaĉa, la logiko kiu rulas ĝian historion tute ne estas simplaĉa kaj primitiva. Sufiĉas nur pensi pri tio, ke ni ne scias pri kiu duono temas. Oni povas tranĉi vertikale, horizontale, diagonale, kurbe. Aŭ eltranĉi truojn diversformajn. Verkante ekde la duono (mezo) ni premisas silente (kaj blinde), ke temas pri tempo, dum same bone povas temi pri spaco, aŭ pri tio, ke la historio koncernas nur la videblan parton de la ŝedo, tion kio troviĝas sur la tersurfaco, ne koncernas la parton nevideblan, kiu devus troviĝi sub la tersurfaco, sub la videbla parto de la ŝedo, kio ne certas. Imagu, ke la ŝedo neniam estis malfermata, ke ĝi eĉ ne havas la pordon, ke neniu neniam eniris ĝin, neniu neniam riskis enrigardi ĝian internon tra iu truo aŭ fendo, por ke lin ne ensuĉu la nigra truego tie malliberigita... Imagu, ke la ŝedo ne staras, sed pendas – kial ĝi ne estus pendonta? - tiam la nevidebla duono troviĝus super ĝi kaj meritus la nomon "fundamento ĉiela".... Ho, nie ne sekvu la puŝitan imagpovon, ĉar ĝi rulas sin de abrupta deklivo, kreskas kvazaŭ neĝbulo, transformiĝas en lavangon detruanta ĉion...

Ni supozas, ke la ŝedo ekzistis ekde la momento kiam ĝi estis konstruita ĝis la momento kiam ni ekvidis ĝin unuan fojon, same longe kiel ekde la renkontiĝo ĝis nun, ĝis la verkado de tiu ĉi teksto. Jena premiso estas dubinda, ĉar ni ne scias kiam la ŝedo estis konstruita, kaj ne estis facile tion konstati, ĉar neniuj dokumentoj restis, tial ke neniuj iam ekzistis; ankaŭ konstruintoj jam ne vivas. Eble oni povus kalkuli tiun daton utiligante la rapidon de putrado de tabuloj kaj de vorado de lignaj konstrueroj, kvankam tia kalkulo ne estus preciza kaj fidinda, ĉar la rapido de putrado dependas de proporcio inter diligenteco kaj pigro de sennombraj generacion de putristoj kaj devoristoj – tiu proporcio estas nedifinebla pro kelkaj gravaj kaŭzoj. Jen unu el tiuj gravaj kaŭzoj: putrintaj, duonvoritaj (tute voritaj jam ne ekzistis) elementoj estis forigitaj dum Granda Renovigo.

Jes, tio estis vere Ega Rekonstruado kaj ĝi povus esti la komenco de Nova Historio, se iu volus studi tian historion, aŭ imagi ĝin (kutime historioj estas aŭ la rezulto de studado aŭ de imagado; ekzistas ankaŭ historioj miksitaj), tamen prefere neniu tion intencas fari. La Ega Rekonstruado konsistis en tio, ke la ŝedo estis tranĉita duone kaj la duono pli detruita, preta kolapsi, estis dispecigita. Aĵoj troviĝantaj en la ŝedo estis grupigita: tio kio endis enterigon estis enterigita, tio kio endis bruladon estis forbruligita, tio kio indis konservadon estis konservita (plej probable estos tenata ĝis la sekva Granda Renovigo, nome La Lasta Fina Neniigo). La Nova Ŝedo estis ree kovrita pere de tabuloj, plejparte malnovaj sed sufiĉe uzeblaj, parte novaj – tamen plej gravas tio, ke la tabuloj estis najlitaj horizontale, tegole. Tiamaniere la vandoj de la ŝedo iĝis kvazaŭ liniitaj paĝoj de kajero atendantaj por ke iu skribu tie ian historion. Kian? Kiun? Ĉu ajnan? Probable ne. Ĉiuj, aŭ nur la plimulto, supozus kaj esperus, ke la historion de tiu ĉi ŝedo. Sed kial? Kial tio estontus la historio de ĝuste tiu ĉi ŝedo kaj ne de la kaŝtanarbo kreskanta apude? Kaj kial la historio, la rakonto, kial ne la poemo, aŭ raporto imposta, aŭ kompendio de gramatiko, aŭ traktato pri kosmologio?

Ĉi tie ni interrompas jenan konsideradon entirantan nin en abismon nedifineblan kiel ĉiuj abismoj. Ni komencas denove konstatinte, ke ĉio kion ni jam verkis estis neniam verkita kaj neniam legita. Kaj ni metas la demandon bazan, fundamentan, de kiu ni devus komenci:
Kio estas la ŝedo?

Nuuu, neĝusta demando. Mankas sufiĉa precizeco, do ni demandas ankoraŭfoje:
TIU ĈI ŜEDO – kio tio estas?
Ho, jen la ĝusta demando.
Ĝusta? Sugestas, ke ĉiu scias kio estas la ŝedo, ke ĉiuj tion scias, tamen oni ne scias ĉu tiu ĉi ŝedo estas la ŝedo, ke ĝi estas iu alia ŝedo, ŝedo speciala, precipa, alispeca, aŭ ne-ŝedo, ke ĝi nur imitas la ŝedon, pretendas ke estas la ŝedo vere estante io alia, estas nur kamuflaĵo, ke io estas kaŝita sub ĝia ŝedeco.

Do ankoraŭfoje: kio tio estas?

Tio estas la modelo de universo (aŭ nur mondo) prisma – ĉar nek de konusa, nek de dodekaedra.

Tio estas la universo (aŭ nur la mondo) havanta ridindan formon de paralelepipedo oblikve tranĉita kaj iom torda.

Tio estos (se estos) la libro (nenormala aŭ
imaginara) priskribanta la universon prisman (aŭ la mondon kiu prenis la bizaran formon de paralelepipedo oblikve tranĉita kaj iom tordita).

Tio estas, kiel ĉiu ŝedo, la loko, kie oni metas aĵojn (do ankaŭ vortojn, nociojn, ideojn, frazojn, diversajn iliajn kombinaĵojn kiuj ŝajnas ne malkombineblaj, kvankam ja ĉio dependas de diligenteco de armeoj de entoj etetetaj) kiujn neniu jam bezonas, sed kiuj ne indas, ne meritas, forĵeton, ĉar oni pensas ke iam oni uzos ilin; poste forgesitaj ili monstriĝas, putras, transformiĝas en svarmon de demonoj pli mava ol tiu malliberigita en iu fama skatolo.

Tio estas la loko, kie oni enterigis tutan malbonon de la mondo, tutan hidon de la mondo... do ĉio? tutan mondon?

Tio estas la libro fatrasejo fajrolignejo en kiu oni metas, arigas vortojn bonajn por bruli ilin en la kameno dum longaj, tre mallumaj kaj malvarmaj vintraj kaj aŭtunaj vesperoj, ankaŭ dum matenoj kaj posttagmezoj pluvaj, neĝaj kaj nebulaj.

Tio estas la ŝedo ne ĉitiea.




Kia estos la
ŝedo kiu estos ĉi tie? Iu sedo devus esti. Ja oni devos teni ie la fatrasojn  >>>