En landoj kaj ŝtatoj transbarilaj kaj transekranaj divido de tero estas vere grava problemo. Plej simple estas forkapti iun pecon da tero, forpreni ĝin, konkeri armee aŭ je iu alia maniero ekposedi ĝin, kaj tiam oni ne devas dividi ĝin kaj la problemo estas solvita pere de elimino. Tamen ne ĉiam tio eblas. Pasintece tio eblis pli ol nuntempe. Hodiaŭ tio ankaŭ eblas, sed oni devas fari tion nekompareble pli subtile, kaj iam tia subtileco estas obstaklo troa pri kiu ne indas klopodi. Sendepende de tempoj kaj nivelo de subtileco konkerado de la tero ne eliminas la problemon, sed nur forpuŝas ĝin por momento. Ja konkeranto konkeras la teron por ke iu alia ne prenu ĝin, kaj se okazas tiele, la konkeranto baldaŭ devos solvi la problemon kiel dividi la konkeraĵon. Ja li/ŝi konkeris la teron por doni ĝin al siaj idoj, do dividi ĝin. Multe pli ofte homoj havas idojn ol ne havas, kaj eĉ se iu ulo ne havas idojn, havas gekuzojn – maloftege iu estas sola kiel fingro (tiel diras kutime trans la barilo ne konsiderante tion, ke same maloftege, aŭ eĉ pli, iu perdas naŭ, aŭ deknaŭ fingrojn samtempe aŭ unu post alia). Kompreneble, la problemo de divido malaperas ankaŭ enkaze de nur unu ido. Povas ankaŭ okazi, ke la resto de idaro rifuzas ricevi la landon, aŭ estas senheredigita, tamen tiaj kazoj ne estas sufiĉe oftaj por nomi ilin tipaj kaj ne sufiĉe maloftaj por priskribi ilin kiel okazoj ekstremaj.
Se oni devas dividi la pecon de tero la plej grava estas la situo de domoj. Domoj povas situi aŭ ĉe la rando de tereno, aŭ ne. Kompreneble ĉiu el du tipoj havas multajn variantojn (proksime de la centro, malproksime de la angulo ktp.), tamen ili ne influas speciale metodojn de divido. Nu, ĉiun landpecon oni povas dividi laŭ ajna metodo, do pri la elekto decidas kaprico, logiko, kutimo, io-ajn. Verdire, ververke, la situo de domoj ne estas plej grava. Probable tute ne gravas. Tamen se okazas, ke patroj kaj patrinoj havas domojn ĉe la vojo, kaj la vojo estas pli rekta ol sinua, tiam filoj kaj filinoj ankaŭ volas havi domojn ĉe la vojo, ĉar ili estas konvinkitaj kaj profunde certaj, ke tia elekto estas la plej bona, ke ne eblas vivi alie. Tio estas iom logika, ĉar kiam la domo troviĝas ĉe la vojo kaj kiam ĉion kion la grundo naskas oni transportas al la domo por enmagazenigi tion tie, tiam estas pli facile transporti plu la rikoltojn de tie. Por ke ĉiuj filoj kaj filinoj havu la domojn ĉe la vojo, kaj la kampojn kaj ĝardenojn kaj fruktejojn malantaŭ la domoj, tiam la teron oni devas dividi je strioj kurantaj de la vojo ĝis la horizonto. Do neevitebla estas la situacio kiam la strio estos pli mallarĝa ol la plej mallarĝa domo, premisante ke la domo estas ege oblonga rektangulo kaj tuŝas la vojon pere de la pli mallonga flanko. Kion fari tiam? Kompreneble oni povas iel plilarĝigi la strion forprenante (rabante) la striojn najbarajn. La vorto forpreni (rabi) estas morale malbela, do oni povas anstataŭi ĝin per la vorto kunigi. Tamen la jena procezo ne estas tiel interesa kiel plua dividado, kiu ŝajnas malebla. Se jam malebla estas dividado vertikala – ebla estas dividado horizontala. Probable tio bezonus la novan vojon, perpendikularan je la vojo malnova, por plenumi la postulon loki la domon ĉevoje. Sendube dividado horizontala finiĝos same kiel dividado vertikala. Tiam oni devus komenci dividadon diagonalan. Kaj oblikvan. Ho, preskaŭ senfinaj ebloj aperos. Se diagonala signifus je angulo de 45 gradoj tiam oblikva signifus je ajna angulo... Kaj ajnaj anguloj estas multegaj... Vera, pura, purega folio tio estas. Dividi senfine la saman pecon de lando. Preskaŭ senfine. Fine ĉiuj linioj kreus la reton kun maŝoj malpli grandaj ol la plej eta kabano. Vere ravanta koŝmaro.... Ni pensu pri alia varianto: domoj situas meze de la posedata tero. Logiko sufloras, ke mezo aŭ centro estas vere bona loko, ĉar distanco de ĉiuj randoj de la farmo estos samlonga. Oni do povas supozi, ke filoj kaj filinoj volos kopii tian skemon – logiko ne estos jam bezonata – kaj ĉiu volos havi la domon meze, centre. Facile imageblas la situacio, kiam novaj terpecoj estos tiom malgrandaj, ke oni ne povos konstrui tie eĉ la plej etan kabanon. Probable fabelaj domoj sur kokinaj kruroj povus helpi solvi la problemon . . . dometoj similaj al fungoj . . . kuboj sur unu fosto, fosto maldika kiel kudrilo.... La formo de farmo tute ne gravus – probable estus pli facile desegni pecojn rektangulajn ol ameboformajn kun pseudopodioj elstarantaj ajndirekten, sed ĉiuj pecoj estus grandaj kiel punktoj neeviteble alproksimiĝantaj al punkto abstrakta, senmezura, senforma.

Pri sistemoj miksitaj mi ne verkos, ĉar ili estas tro klaraj kaj evidentaj. Pri ora proporcio, nomata transbarile ora divido ankaŭ ne indas verki, ĉar ĝi havas nenion komunan kun divido de oro.


Tiele estas TIE.

Kiele estas ĈI TIE?
Premisu por momento, por amuzo, ke TIE malsamas de ĈI TIE. Tie ne estas ĈI TIE kaj ĈI TIE ne estas TIE... Same amuza estas la premiso, ke ĈI TIE estas identa kun TIE. Oni ne scias, ĉu la premiso ke ĈI TIE estas nek sama nek malsama je TIE estas amuza aŭ mizera. Mizero povas esti amuza, dum amuzo povas esti mizera.

ĈI TIE? Ĉi tie oni bezonas dividi nenion. Ĉi tie sufiĉas nur turni la folion kaj komenci skribi sur blanka paĝo.

<<<