Jen la plej grandiozaj
 fruktoj. 
Jen la fruktoj idealaj.
Ne ekzistas fruktoj pli bonaj ol tiuj ĉi,
 ĉar ekzisti tiaj ne povas. Neniuj fruktoj povas
 esti pli bonaj, ĉar tiuj ĉi estas idealaj kaj nenio povas
 esti pli bona ol io ideala, ol
la idealo. La idealo simple estas
 ideala
– nenion oni povas kompari kun ĝi.     El inter ĉiuj fruktoj,
akvomelonoj plej proksimiĝ
as al idealo. Do, la idealaj fruktoj estas
 similaj al akvomelonoj. Jes.
Ili estas grandaj kiel mezgrandaj akvomelonoj;
 kvankam povas okazi ke iuj estas iom pli aŭ malpli grandaj, la diferencoj estas
 
tiome sensignifaj kaj nerimarkeblaj, ke la konstataĵo ke ili ĉiuj estas samgrandaj
 vere ne malverus. Ankaŭ ilia formo estas multe pli regula ol la formo de akvomelonoj.
 Preskaŭ ne renkonteblas formoj ovaj kaj ovecaj,
same formoj oblongaj kaj preskaŭ cilindraj
 kaj cilindrecaj – oni povas konstati, ne hezitante kaj sentime, ke ili ĉiuj havas la saman
 formon kaj tiu ĉi formo estas preskaŭ globo. Tamen nek la formo, nek la grandeco igas ilin
 idealajn.
Ili havas dikan, verdan ŝelon, distranĉitajn aŭ dishakitajn aperigas ruĝegan enon,
 flaman aŭ sangan aŭ sun-mal-leviĝantan, kiel oni volas. Kaj
nur tiam oni povas ekvidi la unuan
 diferencon, esencan: mankas kernetoj! Tiuj etaj, nigraj, brilantaj, kiuj ŝajnas nekalkuleblaj,
 sennombraj. Do, oni ne devas fosaĉi
per tranĉilo en delikata pulpo. Nek oni devas elkraĉi ion.
 Nenio malhelpas ĝuegi la guston, nenio perturbas la volupton, nenio malatentigas nin, ne kaŭzas,
 ke la lango kaj dentoj estas malkuraĝaj, atentemaj, kvankam volus esti neniel bridataj detektante
 la superban guston........ La gusto. Ĝuste tio. Jen la dua esenca diferenco. La fruktoj idealaj
 gustas same kiel akvomelonoj, pli preciz
e: kiel la centro de akvomelono. Ĉar akvomelono estas
 la plej dolĉa ĝuste en ĝia centro – ju pli proksime de la ŝelo, des malpli dolĉa la pulpo estas.
 
Sed ne ĉi-kaze! La pulpo de fruktoj idealaj estas ĉie egale dolĉa.      Kaj se ili ne havus la
 ŝelon? Se kreskus nur la pulpo?
Nu, escepte nur se la ŝelo estus manĝebla kaj same dolĉa. Tamen
 io devas stabiligi la pulpon. Devas esti iu elemento konstrua, io kio ebligus fortranĉi la
 pecon kaj teni ĝin enmane,
iu tenilo. Nu, escepte nur se oni prenaĉus la pulpon mane... Meti
 en ĝi la manojn same kiel en vaton, en ŝaŭmon.... Kaj poste havi la manojn adheremajn kaj
 malpuraĉaj
n? Malgraŭ malpuraĉaj manoj estus vere belege. Manojn oni ja povas lavi.....
 
Sed tia globo, okulfrapa, dolĉa kaj sukoza, allogus nubojn da nesatigeblaj insektoj
 en diversaj stadio
j de kreskado. Kaj kvankam ili mem fascinus pere de ilia beleco,
 aŭ almenaŭ pere de fantaziaj formoj kaj koloroj, ĉi-momente ili estus fiaj kaj
 aĉaj. Ankaŭ polvo kaj ĉiuspecaj malpuraĵoj algluiĝus. El du malbonoj,
 dika malhelverda ŝelo estas pli bona ol krusto de malpuraĵo.       
 
Malpuraĵo? Polvo? Ĉi tie – en Liberlando? Nekredeble. Neimageble.
Kiun nomon havus la frukto ideala?  Kaj ĉu ĝi devus
 ĝin havi? Ĉu ne estas tiele, ke la frukto
 nomita
jam ne estus ideala?