Blanka. Ĉielarka. Malpura.
El blanka ŝaŭmo – Venuso.
El ĉielarka ŝaŭmo – Mauio.
El malpura ŝaŭmo – feĉo.
Ĉu tiele?
Kial Mauio el ŝaŭmo ĉielarka? Mauio devus prefere malmergiĝi
el malpura ŝaŭmo, ĝuste el ŝaŭmo miksita kun algoj, ĉar ĝuste
per algoj estis ĉirkaŭvolvita tiu polinezia duondio, aŭ nur
kvarondio pacifika. Ho, la vorto pacifika vere ne konvenas al li. Ja li
estis vera fiulo, arogantulo, krudulo, skandalisto kiu alternigis noblegajn
faraĵojn kun senpense kruelajn (almenaŭ laŭ nia homa
vidpunkto).... Do, povus esti tiele:
El blanka
ŝaŭmo – Venuso.
El ĉielarka ŝaŭmo – feĉo.
El malpura ŝaŭmo – Mauio.
Feĉo el
ĉielarka ŝaŭmo? Kial ne? Se lotuso elkreskas el aĉa marĉo,
el la mirakle delikata ĉielarka ŝaŭmo povas ekaperi iu ajn
feĉo. Samkiel Venuso. Kaj tio estas pli probabla ol tio,
ke ŝi malmergiĝos el la ŝaŭmo blanka. El la malpura ŝi ankaŭ povus.
Do:
El
blanka ŝaŭmo – feĉo.
El
ĉielarka ŝaŭmo – Venuso.
El
malpura ŝaŭmo – Mauio.
Kaj tiel plu. Plu kaj plu. Daŭre
kaj daŭre. Kaj ne konfuzu nin tio, ne malklarigu niajn pensojn. Ja
el ŝaŭmo, el ĉiu, el ajna ŝaŭmo malmergiĝas nur feĉo. Ĉar la
ŝaŭmo mem estas nur la feĉo. Belega feĉo nebuliganta la
klarecon de senkolora akvo kiu imitas ĉielon.