Ĝi ne estas
la fama lageto kun nimfeoj. Akvo tremas, tremetas, brilas,
briletas pere de diversaj koloroj, sed nimfeoj tie ne
estas. Akvo? Ĉu tio estas akvo? Akvo estas malfacile
videbla desub arbfolioj kies dika kovrilo ŝvebas sur la surfaco.
Eble akvo tie jam ne troveblas. Eble la folioj estas
akvo, tute plenigas la kaveton, ĝisfunde. Jen ili
tremas, tremetas, brilas, briletas pere de diversaj
koloroj, plej volonte flaveskaj verdoj, malfreŝaj
brunoj, grizoj, foje fulmetas pere de oreska ruĝo, sed
tiam alvenas duboj: ĉu tio estas akvo aŭ fiŝa skvamo?
Kiu fiŝo ĝi estus? Sendube fluganta. Aera. Surarba – kaj
se ne surarba, tiam nuba, ennuba, surnuba. Fiŝo ĉiela.
Fiŝo kiu falis el la ĉielo. Ĉar ĝi ne estas la
fiŝo-antaŭulo kiu elmergiĝis el la ventro de la Tero, aŭ
kiu alvenis el transe de la mondo, ĉar la lageto ne
estas iu el tiuj profundegaj putoj, lagetoj puteskaj,
kiuj atingas la fundojn de la Tero kaj de la Tempo,
portante nin pere de rekta tunelo ĝuste al la Epoko de
Sonĝo, kiu daŭras transe de
la mondo. Ĝi ne estas ankaŭ iu el la fiŝoj sur kiuj
apogas sin la mondo – ĉu ili estis kelkaj aŭ nur unu? Se
ĝi estas tia fiŝo tiam tiaj fiŝoj devas esti kelkaj, por
ke la monda ne kolapsu; tamen oni ne scias, ne certas,
eble okazis ĝuste jeno: la mondo sin apoganta sur la
dorso de tiu ĉi fiŝo kolapsis kaj ĝi, nun neniun ŝarĝon
porteganta, elnaĝis surfacen; ja povis montriĝi, ke ĝi
ne portegis tiun ĉi (nian) mondon
– ĝi portegis iun alian mondon, malgrandan, ĉar fiŝoj ne
estas same fortegaj kiel formikoj kaj mondoj kiujn ili
portegas ne estas multoble pli grandaj kaj pli pezaj,
tiuj estas nur iom pli grandaj kaj pli pezaj ol fiŝoj. Tio estas vere interesa: sur ĉiu fiŝo alia
mondo – tiom la mondoj kiom da fiŝoj. Kaj
neniuj tonoj de bluo, nek lazuro, nek malhelbluo, nek
kobalto, nek ultramaro. Neniuj akvoj inkkoloraj – ĉar
tio ne estas la inkujo. Sed inkoj povas esti diversaj.
Ne nur bluaj kaj blueskaj. Ekzemple brunaj, verdaj,
ruĝaj, kaj ankaŭ senkoloraj. Jes. En diversaj tonoj de
senkoloreco. Nevideblaj. Je diversaj gradoj de
nevidebleco. Je diversaj tonoj de nevidebleco. Jes. Tio
estas vere interesa. La videbla mondo priskribita per
nevidebla inko. La nevidebla priskribaĵo de la mondo
videbla. Ĉu tio estas la samo kiel la
videbla priskribaĵo de la mondo nevidebla? Kion
oni mergu en la inkon? Fragmiton. Pecon de fragmito.
Pecon de junko. Simplan, simplegan skribilon faritan el
ordinara fragmito. Ĉi tie fragmitoj ne kreskas. La
bordoj de lageto estas liberaj. Bedaŭrinde. Fragmitoj
bele desegneblas. Ĉiaj junkoj. Simplega tio estas, kaj
samtempe malfacilega. Ŝajnus, ke sufiĉas meti sur la
paĝo multe da vertikalaj, aŭ preskaŭ vertikalaj linioj,
strekoj, rapidaj, bravegaj, preskaŭ same dikaj, kaj
poste tie kaj alie frapu la paperon per la krajono,
oblikve aŭ zigzage, mallonge supren longe malsupren,
kiel per tranĉilo, kiel per glavo, kiel per peniko.
Bone. Farita. Preta. Ho, ne. Denove malsukceso. Aŭ tro
multe da strekoj, aŭ tro malmulte, aŭ tro malfortaj, aŭ tro fortaj,
aŭ oblikveco ne ĝusta, aŭ intenseco ne tia kia ĝi devus
esti. Kaj tiel plu. Daŭre la samo. Frenezigas kaj
stultigas tiaj facileco kaj simpleco de la temo....
Anstataŭ fragmitoj – miskantoj. La vando de miskantoj.
Kvazaŭ fragmitoj, kvazaŭ junkoj, nur iom pli subtilaj,
pli maldikaj, pli suplaj, pli helaj, pli densaj, pli
multe da folioj longaj, rubandaj, flirtantaj en la
vento, pli multe da oblikvaĵoj kaj horizontalaĵoj, multe
pli multe .... kaj ankoraŭ la spikoj, plumecaj tufetoj
...... <<<