Organizacio.....
Kia? Kompreneble sekreta.
Kaj
se sekreta, tre sekreta, sekretega, tiam sennoma.
Apenaŭ skribata majuskle en la komenco.
Kompreneble la banalo, ega
banalo, estas verki, ke ĝi estas tiel sekreta,
ke neniu pri ĝi scias, eĉ ĝi mem ne scias, ke ĝi ekzistas kaj
agas.
Same
banala ŝajnas la konstato, ke se la plej malhele estas sub
lanterno,
tiam la plej sekreta estas tio kio estas tute publika, tio pri kio
ĉiuj scias
kaj kion ĉiuj konas. Se Organizacio estas (aŭ estontas) la plej
sekreta kaj mistera,
tiam ĝi estas (devas esti) konata bonege al ĉiuj kaj pro tio
nesuspektebla, absolute
travidebla kaj ĉasta. Ekzemple: ni serĉas
Organizacion en la arbaro, ni imagas ke ĝi
estas kaŝita en iu nekutime zorge maskita sistemo de subteraj
bunkroj kunligitaj pere
de labirinta reto de tuneloj kaj koridoroj, aŭ en nestoj iluzie
similaj al la birdaj kaj
pendigitaj ie en la branĉaroj, kaj jen montriĝas, ke la arbaro mem
estas Organizacio ......
Ha! ha! ha! ha!
ha! . . . . . . . . .
. . Jes, ni pravas, Organizacio troviĝas en la arbaro,
ĉar ĝi mem estas arbaro, kaj la arbaro devas ja troviĝi
en arbaro, la arbaro ne povas troviĝi
ie alie, for de arbaro...... Ĉu oni povas konkludi, ke
Liberlando estas Organizacio?
Ĉi tie eksonas silento, kio povas esti
interpretata vere diversmaniere.
Sendube Liberlando
estas la organizacio. Se ĝi estas la ŝtato, tiam estas ankaŭ
la organizacio,
ĉar ĉiu ŝtato estas la organizacio. Estas diversaj tipoj de
organizacioj kaj ŝtato estas unu el ili.
Tamen la demando estis alia: ĉu Liberlando
estas Organizacio? Ĉar povus montriĝi, ke Liberlando
estas oRganizacio. Aŭ
oRgAnizacio – ja ne
akcidente la nomo de tiu ĉi ŝtato estas foje skribata LiBerlando.
Ĉu Liberlando kaj LiBerlando estas du malsamaj, neidentaj ŝtatoj,
aŭ eble ili estas nur du aspektoj, du vizaĝoj, de unu sama
ŝtato?
Jen la sekva ege interesa demando.... Logiko indikus,
ke Organizacio estas
pli grava ol oRganizacio,
kio hipotezus
iun hierarkion. Se ni daŭre logikumus, tiam la plej grava
estus ORGANIZACIO kaj
ORganizacio estus pli
grava
ol Organizacio. Ĉu,
laŭ la samaj premisoj (do kiaj?) Organizacio estus pli grava ol OrGanizacio?
Kaj ĉu Organizacio
estus pli grava ol oRGANIZACIO?
Denove oni devus demandi, nun senparenteze,
kian logikon ni uzas determinante la eskalerojn de graveco.
Nun
ni devus prikonsideri, ĉu io, ekzemple la organizacio, povas esti
samtempe sekreta kaj publika.
La respondo estas simpla kaj tute ne prikonsiderinda. Ĝi sonas:
jes. Sekreteco kaj publikeco estas nur
du kontrastaj kaj komplementaj aspektoj. Samkiel doktoro Jekyll
kaj sinjoro Hyde. Samkiel Jino kaj Jango.
Ne prikonsiderindas ankaŭ tio, ke io sekreta por iuj estas publika
por aliuloj kaj kontraŭe.
Ni tamen revenu al la
arbaro.
Kiam ni estas en la
arbaro, ŝajnas al ni, ke en la mondo estas nenio alia krom
arbaro; la arbaro estas
ĉie, la arbaro kovras tutan teron, la arbaro estas la mondo,
la mondo estas la arbaro.
Kiam
ni estas en la arbaro, ni vidas, ke ĝi konsistas el multegaj
malpli grandaj mondoj, mondetoj:
ĉi tie fungoj, tie araneoj, ie alie filikoj, ie alie alie
likenoj...... Svarmas tiuj mondetoj,
trapenetras unu l'alian, trapikas, frotas, mordas, interplektiĝas,
kuniĝas, absorbas, dividas......
Jen organizacioj. Diversegaj. Laŭleĝaj, nelaŭleĝaj, kutime agantaj
sen iuj permesoj aŭ kun iuj
permesetoj neklaraj, nekontroleblaj, donitaj de oni-ne-scias-kiu.
Mozaiko, kalejdoskopo, forĵetaĵejo,
balaaĵejo, kairno, piramido, amaso de organizacioj.
Asocioj, ligoj, societoj,
unioj, partioj, komplotoj, aliancoj, koalicioj, asembleoj,
kunvenoj,
sekcioj, filioj, frakcioj.....
Kiam
ni ne estas en la arbaro, kiam ni vidas la arbaron de
distanco, kiam ni vidas ke ĝi ne estas
la tuta mondo, kaj la mondo ne estas la arbaro, ke la arbaro
estas nur unu el multegaj malpligrandaj
mondoj, mondetoj, el kiuj konsistas la mondo, tiam la arbaro
manifestiĝas al ni kiel homogena tutaĵo.
Ni parolus pri la organizacio de arbaroj celanta kontraŭstari
ekspansiajn organizaciojn de kampoj
kaj herbejoj, aŭ kruelan kaj senindulgan asocion de aŭtovojoj,
aŭ iun alian koalicion.
Ni
lasu la arbaron en paco. Ĝi kresku kiel ĝi volas, ĝi estu aŭ
ne estu la organizacio. Aŭ Organizacio.
Aŭ orgaNIzacio. Piceoj fondu sekretan societon celantan
transformi l'arbaregon abian en picean.....
Ni ne atentu pri la arbaro. La arbaro ne estas ja Liberlando.
Nek LiBerlando..... Kvankam oni ne povas
ekskludi tute kaj plene kaj por ĉiam, ke la arbaro (Arbaro?
ArbarO? aRBARO? ARBARo? ArbaRO? arbaro?
arbaro . . . . . . . . ..... . . ...) kreskanta en Liberlando
estas ĝuste Organizacio. Identigante
Liberlandon kun Organizacio estus tamen tro triviala, tro
simpla, tro evidenta, eĉ teda.
Do,
se Liberlando ne estas Organizacio, kio estas Organizacio? Kio ĝin
igas? Komoj? Nu, pli probable
punktoj..... Ho, ne – punktoj estas tro okulfrapaj. La punktoj
estas uzataj ĉi tie ne ordinare.
La punktoj ĉi tie estas enigmaj, plenumas iujn sekretajn
funkciojn. Volas ion mesaĝi, ion pli
ol ili faras kutime. Kondutas neantaŭvideble. Ilia kvanto neniam
estas konata. Loko en kiu
ili ekaperos kaj kunvenos ankaŭ estas neniam konata....
Sed streketoj ankaŭ surprizas. Eĉ pli ol la punktoj - - - - - - -
- -
Ekscii
se Organizacio ekzistas kaj kio ĝi estas – jen nur la komenco.
Same grava estos
ekscii por kio Organizacio ekzistas. Kiaj estas ĝiaj noblaj aŭ
fiaj aŭ finoblaj celoj.
Pri kio ĝi luktas. Kontraŭ kio ĝi defendas sin. Ĉu ĝi koalicias,
aliancas, kun iuj
aliaj Organizacioj, aŭ eble malestimas tiujn, aŭ ĝi estas la
ununura kaj konas neniujn
aliancojn kaj ligojn, neniujn bezonas, ne pensas pri tiuj.......
Ĉu ĝia strukturo
estas kristala, hierarkia aŭ amorfa? Ĉu ĝi estas reto kies ĉiu
nodo kaj ĉiu ligo
estas same grava, havas neniujn centron, koron, kapon? .......
Eble ĝi havas iun statuton? Iujn
nenotitajn leĝojn?
Iujn tre zorge gardatajn ritojn inicajn?
Nur
la demandoj.
Nur
la signoj demandaj.
?
? ? ? ? ? ? ? ? ? ? ?
Ĉu demandoj?
Ĉu signoj demandaj?
Kial
ne signoj ekkriaj? Kial ni tuj hipotezas, ke Organizacio devas
esti almenaŭ morna,
pompa, sombra, morte serioza? Se ĝi estontus tute publika,
sekrete-publika,
tiam ĝi povus esti ĝoja, ridinda, groteska, eŭforia.
Mi
kroĉis min al interpunkcio. Same bone mi povus
kroĉi min al signoj diakritaj aŭ subpropozicioj.
Pro
malespero mi kroĉis min. Mi scias nenion.
Nur turmentas min, nin, iuj malklaraj, nebulecaj
antaŭsentoj, intuicioj.... ke Liberlandon io infektis.
Iu gangreno aŭ kancero voras ĝin.
Atakis iu detruema parazito......
Ho, estas tiom pli facile elpensi
tiaĵojn, ol imagi, ke
Organizacio
ne ekzistas.
<<<