La ĉielo nokta devus esti nigra kaj devus
lumi sur ĝi multnombraj steloj ariĝantaj en neniujn
konstelaciojn, kaj eĉ se ili kreis iujn grupojn tiam sendube
tute aliajn ol kreas diversaj observantoj obeantaj nur sian
fantazion. Devus esti ĝuste tiele, sed ne estas tiele – tio
signifas oni ne scias ĉu estas aŭ ne estas tiele. Ĉar oni ne
scias ĉu estas la nokto en Liberlando. Oni scias, ke estas
la tago. Kaj oni scias, ke la tago finiĝas. Abruptege. Tute
kvazaŭ la mondo finiĝus kun ĝi. Oni supozas, ke tiukaze
malhelo iĝas. Se estus tiele, ne estus malbone, ĉar la
ekzisto de malhelo signifus, ke la mondo tamen ne finiĝis,
ĉar la fino signifus, ke ekzistas nenio, do eĉ la malhelo ne
ekzistas, eĉ la nenio ne ekzistas. Kondicionala modo estas
nepra, ĉar tio ne estas scio, sed nur imagaĵoj pri la fino
de la mondo. Ni ne scias kio okazas post la fino, ni ne
scias ĉu io ajn okazas. Ni imagas, ke okazas nenio, se estas
jam nenio, tamen ni ne scias ĉu vere estas tiele. Ke estas
nenio ne signifas (ne devas signifi) ke okazas nenio. Manko
de io ajn ne rezultigas mankon de okazado. Oni povas imagi
la lingvon kiu konsistas nur el verboj. Sed ĝi estus denove
nur la imagaĵo.....
La tago finiĝas kaj la nokto ne alvenas – jen Liberlando
alvenas iun-ian maleston. Ĝi estas kvazaŭ ĝi malestus. Ĝi
atingas la staton inter estado kaj malestado, pli proksima
al malestado, sed tute ne identa kun malestado. Kvazaŭ ĝi
preskaŭ ne estus. Do la nokto preskaŭ ne estas. Do ankaŭ la
tago nokta preskaŭ preskaŭ ne estas – ĉar la ĉielo preskaŭ
ne estas kaj la nokto preskaŭ ne estas.
Ĉu oni povas provi imagi kaj supozi kiel Liberlando aspektas
tiam? Kiel aspektas la nokto ĉielo kiu preskaŭ preskaŭ ne
ekzistas? Povas. Sed por kio? Estas pli bone scii ol imagi,
ol supozi, ol konjekti. Nu, kaj se la sciado maleblas? Tiam
imagi estas nur perdo de la tempo.