Kaj se
okazos tiele, ke vi plenumos krimon, tiam vi estos
malliberigita.
Kian krimon?
Nu, ekzemple, vi mislegos la
vorton. Aŭ vi malmislegos la vorton misverkitan. Ne
mistajpitan, sed misverkitan, do la vorton transformitan,
troruzan, enigman, puzlan aŭ skatolan . . . . . . . Do, ĉefe kaj antaŭ ĉio pro manko de atento. Pro malatentemeco. .
. . . . . . Vi estos malliberigita en la teksto. Vi estos ĵetita en la
tekston. Vi legos kaj legos. Vi estos leganta kaj leganta. Kaj la teksto ensuĉos vin, entiros samkiel iu marĉo. Voros vin kaj englutos. Absorbos entute.
Tiu teksto estos en vi kaj ĉirkaŭ vi. Tiu teksto vin plenigu ĝisrande. Plenigu
la spacon en vi kaj ĉirkaŭ vi. Vi eniros ĝian labirinton pli
kaj pli profunde kaj vi tute ne volos eliri. Male. Vin
interesos nur daŭra penetrado. Pluen kaj pluen. Vi estos
kvazaŭ sorĉita . . . . . . . Nu, sed tio ja estos
malpuno, se vi estos tion faranta entuziasme kaj kun
brulantaj vangoj. Malliberigado? Kia malliberigado? Prefere
malmalliberigado – ĉar vi sentos vin en tiu teksto mirakle
libera, via korpo ne turmentos vin plu ĉar vi tute
forgesos vian korpon, vi tute perdiĝos en la legado
kaj ĉi-perdiĝado liberigos vin tute kaj plene – jen
maliberejo falsa . . . . . . . Do, tiu teksto devus esti
terure enua, malinteresa, malatentigema. Legante ĝin vi revos nur
pri la fino. Legado estos samkiel torturanta vin soifo. Viaj
pensoj estos sekiĝantaj kaj vundos la menson simile al rigidaj
folioj de kardo. Ĉu tiam tio estos malliberejo vera? . . . . .
. . Nu, bone...