Kaj se vi volus peti azilon, ne petu,
eĉ ne provu peti, eĉ ne volu fari tion.
Kion vi povus ricevi se vi petus? Supozu, ke vi rakontus vian
historion. Supozu, ke vi verkus ĝin sufiĉe lerte aŭ tute
mallerte. Supozu, ke iu transformus vian historion en novelon,
eble eĉ en romanon, aŭ en dramon aŭ en kavaliran eposon aŭ en
rakonton friponecan ....... Ne. Prefere en fadenon de larĝega
tapiŝo. En enhaveto estanta unu el centoj, miloj da
enhavetoj-fadenoj apartenantaj al la romano titolita Aziluloj
– vi povus havi en ĝi alian nomon – ho, verkante la veron
ni povus ŝanĝi ĉion en vi, ni povus tiel ŝanĝi vin ke vi ne
rekonus vin mem, eĉ ne suspektus ke vi iam estus iun tian, vi
ekkonsiderus tion kiel fabelado pri antaŭaj enkarniĝoj ......
Kompreneble, ni povus ŝanĝi nenion – nenion en vi, tamen ĉion
ĉirkaŭ vi – vi vivus longe kaj feliĉe: Kaj finfine li petis
azilon en Liberlando. Li ricevis ĝin kaj poste vivis tie longe
kaj feliĉe. Tamen atentu! Tio ja signifus, ke vi
vivus nur unu mallongan frazon. Sendube vi volus vivi
romanon-riveron aŭ eposon kelkfoje pli longan ol Mahabharato.
Jes. Kaj kompreneble la vorto feliĉe enhavus vian vizion
de feliĉo. Ĝuste tial mi petis vin, ke vi ne petu, ke vi eĉ ne
provu peti, ne volu peti, ĉar via vivo estos transformita en unu
mallongan frazon kaj poste vi senbezone suferus seniluziiĝon,
plorus, furiozus, malkvietiĝus, sakrus kaj malbenus la destinon,
kaj ja vi povos ŝanĝi nenion ....... Do, eble oni anstataŭigu la
preteriton per la prezenco? Li petis azilon en Liberlando.
Ricevis ĝin. Nun li vivas tie kaj estas feliĉa. Sonas pli
bone, ĉar enhavas neniun sugeston pri la fino. Vivas kaj vivas.
Daŭre vivas. Iu estos leganta tion post ducent jaroj kaj vi
daŭre vivos. Enkaze de preterito iu estos leganta tion nun kaj
vi jam estas morta. Feliĉe morta.
Do por kio peti, se oni povas peti nenion? Ĉu legado ne sufiĉas?
Pensu – vi estas tion leganta, nun, ĉi-momente, do vi estas ĉi
tie. Vi estas Leganto. Pli bonan statuson vi ja ne povas atingi.
Aŭ eble jes? Ja povas okazi, ke mi forfuĝis la malbonkvalitan
krimromanon? Aŭ persekutas min la stilo seneca kaj sentrajta,
sengustaj frazoj, manko de refleksiado ...... kaj mi volus enigi
la belan strofon ......
Eĉ se estus tiele, pensu: ĉu vi trafis bone? Ega enuo regas ĉi
tie – iaj sinuaroj, iuj labirintoj, senĉesa
oni-ne-scias-pri-kio-temas aŭ kaj-tio-estu-romano? kaj daŭraj
kio-tio-estas? . . . . . . . Ĉu vere tiaĵon vi atendis kaj
imagis? Kaj se jes, ĉu tio gravas? Memoru, vi estas Leganto.
Neniam vi ricevos la rajton enverki ion ajn. Neniam vi perdos la
rajton legi kaj interpreti. Por kio oni kompliku aĵojn simplajn?
Ja simplaĵoj estas sufiĉe ekstreme komplikaj.