BLANKA MALESPERO la tragikomedia monodramo je unu akto La noto: Homoj vivantaj transe de la barilo diras kutime ke prenas ilin nigra malespero kiam ili sentas sin tute malhelpaj, plenaj de rezignado. La blanka malespero ne estas la kontraŭo, tute ne. La malespero restas la sama, nur la koloro ŝanĝas sin. La scenejo estas malplena, dezerteca, senigita de iuj-ajn objektojn. La planko blanka. Mola. Premita kavetiĝas. Aspektas kvazaŭ kovrita per dekkelkcentimetra tavolo de neĝo. Sur la scenejo estas homo. Havas varman jakon, dikan pantalonon, neĝbotojn, nigran lanan ĉapon surkape, solidajn gantojn surmane. Aktoro kiu ludas tiun ĉi homon estu nekonata kaj terura, estu maljuna viro kiu jam ne parolas klare, ofte haltas, ne finas la frazon kio ne estas la rezulto de profunda konvinko, ke aŭskultantoj tre bone scias pri kio temas, ĉar ili ne scias, des pli ke li konstruas frazojn longajn kaj kompleksajn – tiu ĉi trajto ne povas esti plene eksplikita pere de lia aĝo, ĉar tiom maljuna li ja ne estas, jam ne suferas la demencon. Tia malavantaĝo en kazo de Blanka malespero iĝas avantaĝo. Precize pri tio temas. L'aktoro ne devus ludi, ne devus imiti, sufiĉas, ke li estas si mem, kondutas normale, samkiel ĉiutage, kaj se li forgesos iom da teksto, ne gravas kiom, ajnan fragmenton, estus eĉ pli bone, li devus improvizi – tiam ĉio estus ĝuste tia kia devus esti, ĉar temas pri tio, ke la teksto nur "tiru langon". La reĝisoro ankaŭ ne estas bezonata. Blanka malespero estas la teatraĵo reĝisoranta sin mem. La homo, ni konas nenion pri li, kondutas kvazaŭ li estus ion skribanta sur la plankon. Aŭ desegnanta. Li metas mallongajn kaj longajn strekojn kaj streketojn. Iuj cirklojn, kvadratojn, diversajn figurojn. Ĉiuj sufiĉe etaj por ke la spektantoj ne povu tiujn distingi. Kaj ĉiuj estas verdaj. Diversverdaj. En plej variaj nuancoj kaj tonoj de verdo. Nu, dirante koncize: li skribaĉadas verde. Verdege. Malrapide, malsisteme, sen iu plano, almenaŭ lia strategio estas nedeĉifrebla. Tutan tempon li ion murmuras kaj balbutas. Por kompreni lin, oni devas aŭskultadi plej atente, senspire. Kaj pri tio ankaŭ temas. |
Kaj
tiel plu. Kaj ĉiukaze iom alie. Ni ne forgesu, ke la
teatraĵo iomgrade verkas sin mem, ke l'aktoro estas
ankaŭ l'aŭtoro. Se li volas. Ĉar eblas , ke li ne volas.
Tiam li limigos la tekston je grumbloj kaj balbutoj, kaj
la reston alparolos al si la spektantoj. Se ili volus...
Kaj kiam la tuta planko estos plene kovrita per skribaĉaĵoj, tute verdigitaj, tiam la kurteno falos. Eksonos apenaŭ aŭdeblaj aplaŭdoj kiuj facile malvenkos kontraŭ laŭta sopiro de malpeziĝo, aŭ eĉ fajfado. La spektantoj forlasos la teatron seniluziigita, iom konsternita, ŝokita. Se iu sukcesos resti ĝis la fino. Estos bedaŭrinde, se ne, ĉar ĝuste post la falo de kurteno aŭdeblos la voĉo de kuracisto: Nu, sufiĉas por hodiaŭ. Vere bona laboro. Ankoraŭ dudek, tridek tiaj seancoj kaj ni povos elhospitaligi vin. <<< |