Vi ne fartas bone? Io doloras vin?
Iu gratvundo? Abrazio? Eble frakturo?
Iu osto rompita? Do eble vi febras? A
ŭ
misdigestas? Diareas? Do io malkomfortigas vin?
Premas? Premetas?

Mi pravas – io premetas vin. Kie?
Ĉie? Ĉie – kiele povas?
Kaj kio vin premetas? Ĉio? Ĉio kaj ĉie vin premas?
Vi havas la
ĝismedolan senton de malkomforto. Vi sentas
vin anka
ŭ profunde konfuzigita, misgvidita kaj senfortigita.
Jes. Konfuzego. Vi sentas vin tute kaj plene perdiĝinta. Nu,tio vere ne surprizas. Oni ja povas facile ĉi tie perdiĝi.
Tute kaj plene. Ŝajnas, ke estus plej bone se vi, la estimata vojaĝulo, irus al la Oficejo de Homoj Trovitaj, sed ĝi troviĝas malproksime de ĉi tie, mi ne scias ĉu vi havus sufiĉe da fortoj, bedaŭrinde neniu transportilo kursas tien, ankaŭ neniu transportilo alternativa (sed tio ne surprizas).... Mi povus akcepti vin, la estimata vojaĝulo, je iu sekcio de nia malsanulejo, sed dirante la veron, via malfarto ne kuraceblas ĉi tie. Vi, la estimata vojaĝulo, vi povus nur iomete ripozi, tamen ĉu malsanulejo estas bona loko por ripozi? Malsanulejo kaj ripozo? Tute ne kongruas. Prefere iu sanatorio, banloko aŭ komfortega hotelo..... Sed jen nur duonrimedoj kiuj povas nur malplibonigi la aferon. La radikala solvo estas bezonata. Simple, oni devas eltiri la kontaktilon el la ingo – tiam ĉio retroviĝos. Malhelo estas ege helpema, ĉu ne?