Povus ŝajni, ke ni havas aferon kun simplaj, rektaj, inversoj: u estas inversa n, kaj V  estas inversa A. Je la unua vido estas tiel. Je la dua vido ankaŭ estas tiel, kvankam iom malpli. Poste jam ne estas tiel. Escepte nur se ni havas aferon kun inversoj nesimplaj, nerektaj, kun iunversoj komplikaj. Ni prenu V. Ĝi ne havas trabeton. Nenien ni povas eksidi. Ni devas stari surkape – aŭ sidi surkape.
La spaco super ni ne estas fermita, koncentrita kaj koncentranta,
ĝi estas aperta, dispersita kaj dispersanta. Tamen, ĉu tranĉeoj estas por ke ni koncentriĝu
kaj meditu en ili? Ne, tran
ĉeoj estas por ke ni rifuĝu tien, ŝirmu nin – ni povas en ili kuŝi, sidi, iri, kuri, dum super ni flugas furioze vortoj, frazoj, eĉ alineoj, muĝante, hurlante, siblante. Kaj ni estas netuŝitaj. Ni estas sekuraj. Ili nin ne trafas. Do ili muĝu, hurlu kaj siblu pro kolero. Dum ni trankvile, malhaste fosas plu.... Kiel talpoj.... Talpe.....







Tranĉeoj estas kiel
 interlinioj. Interlinioj
 estas kiel tranĉeoj.
Oni
 povas rifuĝi tien. Trovi
 ŝirmejojn. Kaŭri. Ripozeti.
 Sekure aliri la marĝenon.....

Aŭ eble estas alie, inverse: jen
 literoj estas tranĉeoj fosaĉitaj
 en blanka paĝo kvazaŭ en kalkŝtona
 tero. Ili simulas, ke ili helpas
 nin eliĝi la blankan dezerton... Aŭ ni trompas nin, ke ili nin helpas. Sendube ili helpas nin vagadi tra blankan dezerton. Kreas gigantan labirinton senelirejan kiu imitas senliman, senbordan spacon.