Ĉu por
nepigruloj? Ne, dubinda tio estas. Prefere por nelaboremuloj.
Nelaboremuloj diferencas de nepigruloj sendube multe pli ol
C-diesa diferencas de D-bemola. Kompreneble en la netemperita
tonalo. Kaj kompreneble por la orelo nesurda.
Terkabano...
Terbudo.... Ternesto.... Kuŝejo....
Utero....
Ni enrampas tien kaj volvumas. Dormas. Vintre dormas. Nestiĝas
en feloj. Kovras nin per sekaj folioj....
Ne.
Ne pri ternesto temas. Prefere pri provizejo-kvazaŭ-kelo,
situigita apud la domo, ekstere, ne tuŝanta ĝin, ĝismeze
enterigita kaj per grundo kovrita.... kvazaŭ la herbejo
ŝvelus, pufiĝus, vezikiĝus..... kvazaŭ iu iom da literoj n starigus unu post alia,
enterigis ilin ĝismeze kaj la grundon elfositan ĵetus sur
iliajn nukojn, semus tie diversajn gresojn, herbojn kaj
florojn, fronte masonus muron kaj muntus en ĝi pordeton.....
Jes, iam, pasintece, tiaj vezikoj estis ĉi tie vere multaj.
Kvazaŭ la tero suferus iu ekzantemon aŭ erupcion, kvazaŭ iu
parazito eloviĝus sub la tera haŭto. Tamen ni ne iluziiĝu. Ili
ne estis la provizejoj de pensoj. Oni ne tenis en ili librojn,
por protekti tiujn kontraŭ katastrofoj kaj plagoj, por ke tiuj
suferu nek somerajn varmegojn, nek vintrajn frostegojn.
Nu
bone, vi luas tian terneston kaj: dormas? manĝas? dormas? manĝas? dormas? manĝas?
Ne, tute ne. Vi lernas legi en mallumo. Oni rakontas, ke iam,
antaŭ tre longe, vivis iu
monaĥo, kiu tutan tempon,
en ega raviĝo kaj ekstazo, skribis
librojn – kiam la kandelo jam estingiĝis,
li ne ĉesis skribi, sed daŭris prilumanta la paĝon pere de sia
maldekstra mano glimanta.... Surprizegas, miregas tiu ĉi
rakonto. Sed nur komence. Poste jam ne. Eble nur la lumanta
mano povus miri, sed skribado enmalluma jam ne – ĉiu kiu povas
skribi, povus tion fari ankaŭ en plena mallumo. Sed legi en
plena mallumo.... legi en plena mallumo prilumante la tekston
per siaj propraj brilantaj okuloj....