Legado paralela povas esti horizontala aŭ/kaj vertikala, do vica aŭ/kaj kolumna.
Ni legas horizontale, vice, kiam du malsamaj tekstoj estas aranĝitaj torte:
linio de la unua teksto
linio de la alia teksto
linio de la unua teksto
linio de la alia teksto
kaj tiel plu... same kiel enkaze de iu freneza ĵurnalisto kiu pendante en la balono super la tero raportu la finon de la mondo kaj li estas konvinkita profunde, ke li plenumos sian mision bonege, ĉar la balono ja ŝvebas super la mondo – la flavaj linioj enhavas vortojn kiujn li elbuŝigas, la blankaj linioj enhavas vortojn kiuj fluas tra lia kapo
Kompreneble, akcepteblaj estas plej diversaj variaĵoj de tia aranĝo: diversaj nombroj de linioj, diversaj amasoj da teksto, tekstoj presitaj pere de diversaj tiparoj kaj koloroj, kaj tiel plu.
Ni legas vertikale, kolumne, kiam du diversaj tekstoj troviĝas unu apud alia, samkiel en gazeto, tamen enkaze de la gazeto neniu premisas kaj atendas, ke iu ajn legos du kolumnojn samtempe – bedaŭrinde, ĉar raporto pri iu ŝtorma diskuto en kiu ĉiuj partoprenantoj parolis samtempe, verkita-presita-legata paralele ekhavus iun specialan guston.
Se vertikaloĵoj kaj horizontalaĵoj ŝajnas multe tro tedaj, nenio malhelpas nin tranĉi la ortangulon de teksto diagonale, kaj la diagonalo tute ne devas esti linio rekta.


Ĉu tio ne estas bizara, ke legado paralela bezonas lernadon? Ja pensado paralela kaj perceptado paralela estas komunegaj kaj senproblemaj, eĉ oni ne povas imagi la menson kiu povus funkcii sen tia baza kapablo. Rigardi samtempe kelkajn bildojn ankaŭ okazas tute senĝene. Aŭskulti sametmpe du kantojn aŭ koncertojn bezonas de niaj oreloj neniun penon, kvankam povas esti malkomforta por nia menso. Kaj legi samtempe du malsamajn tekstojn ŝajnas preskaŭ malebla.

Multege da aĵoj ŝajnas maleblaj...



<<<