La plej bonaj ili
estas
komence de septembro, kiam ili estas
pli ol maturaj, tamen ankoraŭ ne tromaturaj.
Tiam ili estas molaj, iomete sulkiĝintaj kaj la pulpo
ene estas malhelflava aŭ helbruna.... Tiam ili estas plej
dolĉaj. Kio ne nepre signifas, ke ili estas la plej bongustaj.
Por iuj ili sendube estas tiaj, por aliaj sendube ne, ĉar
aliuloj
preferas apenaŭ maturetajn prunojn, fruajn, malmolajn,
verdajn ene,
nedolĉajn sed acidajn.... Ambaŭ ne glimas. Kovras ilin
grizblanka patino.
Oni povas forviŝi ĝin far la fingro kaj tiam videbliĝas
brilanta malhela
violeco; kompreneble, pli brilaj estas la fruktoj pli
junaj, malplimaturaj
– matureco neniam estas brila, matureco preferas malklarecon....
Sendube
la plej bonaj fruktoj troviĝas surpinte. Por atingi ilin vi
devus
transformi vin en birdo, aŭ forte skui la arbon, sed tiam
vi
devus protekti vin kontraŭ prunhajlo, kvankam ne multe,
ĉar prunoj vin ne vundigos – prefere vi bedaŭros
prunojn kiuj perdiĝos en densaj
tufaĉoj de herboj. <<<