Jes, vere variaj.
Malnovaj varioj de pomoj, do tiuj
pli kaj pli malofte kultivataj, pli kaj pli malfacile
troveblaj, pli kaj pli ofte konataj
nur el rakontoj kaj memoraĵoj, baldaŭ mitaj kaj legendaj,
eĉ konsiderataj kiel fantaziaĵojn de fabelisto. Ĉi tieaj
variaĵoj, do breditaj ĉi tie, nur ĉi tie troveblaj kaj tie
jam ne, kaj baldaŭege jam ne troveblaj, ne kreskantaj
ankaŭ ĉi tie, ĉar la pomujoj maljuniĝas, putras iliaj
malaltaj trunkoj, pli kaj pli kliniĝas, kvazaŭ volus apogi
sin, tuŝi la grundon per siaj branĉoj, enkreski ĝin,
reveni al tera sino el kiu ili iam eliris. Varioj kun
nomoj netradukeblaj. Varioj kun la
nomo tradukebla kaj vekanta veran scivolemon – paperpomo
aŭ pomo papera. Vario sennoma,
pomoj malhelruĝaj, bordozvinkoloraj,
eĉ pli malhelaj, malmolaj sed rompeblaj
kaj kraketantaj, plenegaj de suko,
kun eteta noto de amaro...
Variaj
ankaŭ pro la tagtempo.
Matenaj, ankoraŭ havantaj en si noktan malvarmon, ofte
kovritaj per gutoj
de roso. Antaŭvesperaj, sunvarmigitaj, aŭ
malvarmetaj kvankam ne malvarmaj, ĉar kaŝitaj
ene de folia densaĵo. Postpluvaj....
Variaj pro loko de
pluko. Falintaj, aŭ tiuj kiuj
ne estis plukitaj, sed prenitaj desur la grundo, ekzemple tiuj
kiuj ĵus falis, mem aŭ forskuitaj, kaj ankoraŭ neniuj
skrapaĵoj, krevaĵoj, batmakuloj, mordvundoj kaj
bekvundoj videblas sur la ŝelo. Tiuj
plukitaj el plej malaltaj
branĉoj, do plej facile atingeblaj. Tiuj plukitaj el la
pinto de arbo, do tiuj plej malfacile
akireblaj, postulantaj riskan grimpadon, sed plej maturaj,
plej belaj,
sunplenaj.
Variaj pro
jartempo. Antaŭ ĉio
someraj kaj aŭtunaj.
Apenaŭ ekmaturiĝantaj – do duraj, acidaj. Jam tromaturaj –
ekzemple tromaturaj pomoj nomitaj paperaj, eble ĝuste pro tio,
delikataj, vatecaj, lanugaj, kvazaŭ sensukaj, kun la pulpo
ŝaŭmeca, pro tio iom sengustaj aŭ papergustaj, kaj pro tio
amataj de iuj kaj malamataj de aliaj.....