Unue oni devas ilin kolekti. Ĝuste
tio: kolekti – ne pluki. Kaj nur tiujn kiuj jam eloviĝis
el nigriĝintaj ŝeloj. Ili daŭre estas malsekaj. Ĉar ili
kuŝas en falintaj folioj, ankaŭ malsekaj, jam ekantaj
putri. Oni devas porti ilin hejmen, por ke ili sekiĝu
iom – sed nur iom, tiom ke ne makulu fingrojn per la
suko. Tiam oni devas rompi la lignan kruston kaj elpreni
la cerbosimilan kernon. Nuksokoloran. Ĉu iu alia koloro
eblus? Kial ne? Ĉu nuksoj aŭ juglandoj povus esti
prujnokoloraj? Kial ne? Ĉio dependas de tio kia estus la
koloro de prujno, kia distanco estus inter ĝi kaj la
koloro de nukso. De kiu nukso? Ekzistas ja diversaj
nuksoj ..... Nu bone, ni lasu kolorojn. Koloroj ne estas
gravaj – gustoj gravas. Sed la plej gravas la haŭteto.
Tio ke ĝi estas – ĝia koloro ne gravas. Oni nepre devas
ĝin forigi ĉar ĝi estas amara. Tio ne estas malfacila.
Ju pli freŝa la kerno de juglando des pli facile. Tiam
ekaperas la vera esenco de la nukso: blanka, frakasebla,
delikata, dolĉa. Interese, ju pli seka estas juglando,
des malpli amara estas ĝia haŭteto kaj des pli malfacile
forigebla..... Tial oni devas hasti. Amareco penetras la
blankan, delikatan kernon, dum dolĉeco de la kerno
penetras la haŭteton, tiele ili pli kaj pli unuiĝas,
mergiĝas. Kaj ankaŭ pro tio oni devas hasti, ke
juglandoj ne estas multaj. Kaj la sciuro estas vere
diligenta.