Nu, finfine iu normala restoracio. Neniuj ĝardenoj, fruktejoj, herbejoj, kampoj, arbaroj, ĝangaloj, dezertoj. La normala restoracio. Vandoj. Plafono. Planko. Tabuloj. Sur ĉiu tabulo lampeto. Interna aranĝo iom similas al tiu de legejo.
Iom avangarda estas tiu ĉi restoracio. Iom anarkia.... Kaj sur la tabloj normala, ordinara menuo – jen la elemento de avangardeco, de anarkieco: ĉeestado de la menuo kaj ĝia kutimeco..... Ĝi estas same kutima kaj simpla kiel la tablo sur kiuj ĝi kuŝas. Printita surpapere. Tuko de papero ordinare kovrita per printaĵo. Nu, vera ordinaraĵo. Nur la papero estas farita el pomoj. Kial ne? El paperpomoj, el la ĉitiea vario de pomoj. Manĝaĵoj ankaŭ allogaj, atrakciaj. Ankaŭ abstraktecaj. Oni povus diri: artecaj. Arteskaj. Artaj. Aŭ prefere: poeziaj.


MENUO

Piĝinoj en ĝelo

Supo adjektiva

Pronomoj posedaj en saŭco epiteta

Frazoj spagetaj en saŭco senkoma

Pasiva voĉo fritita

Virgenraj subjektoj en pasto neŭtra

Varmaj verboj kun vermaj adverboj


Jen la nomo de la restoracio. Maloftega nomo. Vere maloftega. Eĉ unika. Nenie alie trovata. Netrovebla. Kvazaŭ normala, sed bizara pro sia nepopulareco. Tute ne alloga. Eĉ teda. Eĉ forpelanta. Ĉu estas io pli nedigestebla ol gramatiko?