<<<
FREŜAJ FRAMBOJ
Estis
bongustegaj.
Ho,
vere bongustegaj.
Precipe
matene,
matenmanĝe,
kun
maizflokoj
kaj
lakto acida.
Ili
estis.
Ĉar ili
jam ne estas.
Kaj ne
estos.
La
arbustoj iĝis sovaĝaj.
Arbustoj!
Nur
tigaĉoj restis.
Maldikaj kiel fadenoj.
Premis
ilin
senbridaj rozujoj,
sovaĝaj
denaske.
Belegaj,
sed
nemanĝeblaj.
(Nemanĝeblaj?
Kiel
do!
Kaj
iliaj petaloj
stiritaj kun sukero?
Ne
nepre en fritkukoj.
Ankaŭ
en sandviĉoj.
Aŭ
manĝataj rekte
el
vazeto.)
Nun oni
devas
atendi
rubusojn.
Oni ne
scias kiom longe.